Saale-biciklovojo
Saale-ciklovojo (germane: Saaleradweg) estas biciklovojo en Germanujo kiu kondukas sur 403 kilometroj laŭlonge de la rivero Saale disde la fonto ĉe Großer Waldstein ĝis la malfonto je Elbe apud Barby.
Karaktero kaj koneksoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi atingas la federaciajn landojn Bavario (Fiĥtela montaro, Frankonia Arbaro), Turingio (Turingia Skista Montaro, Saale-regiono) kaj Saksio-Anhaltio konsiderate esti unu el la plej postulantaj ĉe-riveraj ciklovojoj de Germanujo. En la supraj partoj ĝi karakterizatas per multaj krutaj grimpejetoj. En la regiono de la akvobaraĵoj (Saalekaskade: Bleilochtal-baraĵo, Burgkhammer-baraĵo, Walsburg, Hohenwarte-baraĵo kaj Eichicht-baraĵo) ĉeakva biciklado ofte maleblas. Ekde Saalfeld inverse la vojo ankaŭ de familioj kun infanoj. La norda koneksa ciklovojo estas Elbe-ciklovojo. Plejparte ĝi estas asfaltita.
Saale-ciklovojo estas parto de la unuaranga D-itinero 11 Balta Maro–Supra Bavario; dum la lastaj kilometroj ĝi estas parto de la Tuteŭropa biciklovojo R1 kaj de EuroVelo 2.
Lokoj sinsekvantaj
[redakti | redakti fonton]Jen la komunumoj kiuj transiratas: Zell, Schwarzenbach an der Saale Oberkotzau, Hof (Saale), Berg-Rudolphstein, Blankenstein-Rosenthal, Bad Lobenstein-Saaldorf, Saalburg, Ziegenrück-Drognitz, Kaulsdorf-Breternitz, Saalfeld, Rudolstadt, Uhlstädt, Kahla, Jena, Dornburg, Camburg, Großheringen Naumburg-Saaleck, Weißenfels, Bad Dürrenberg, Merseburg, Halle (Saale), Brachwitz, WettinAlsleben, Bernburg, Nienburg, Calbe, Barby.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- broŝuro senkosta Erlebnis Saaleradweg por dumvoje
- bikeline Radtourenbuch Saaleradweg, 1:75.000, Verlag Esterbauer, 5-a eldono, 2009, ISBN 978-3-85000-075-8
- Offizielle Fahrradkarte der AG Saale Radwanderweg, 1:75 000, Verlag grünes herz (oficiala mapo)
- Mapo kun 6 partoj. ISBN 978-3-935621-72-4
- Saale 1, Fichtelgebirge-Saaldorf. ISBN 978-3-929993-21-9
- Saale 2, Saaldorf-Rudolstadt. ISBN 978-3-929993-22-6
- Saale 3, Rudolstadt-Camburg. ISBN 978-3-929993-23-3
- Saale 4, Camburg-Merseburg. ISBN 978-3-929993-24-0
- Saale 5, Bad Dürrenberg-Wettin. ISBN 978-3-929993-25-7
- Saale 6, Friedburg-Barby. ISBN 978-3-929993-26-4
- Radwanderkarte mit Zick-Zack-Faltung Saale-Radwanderweg, 1:50.000, Verlag Dr. Barthel, ISBN 978-3-89591-117-0
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hejmpaĝo de amikara societo
- Pliaj informoj sur turingia porturista paĝaro Arkivigite je 2015-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
- BicycleRoutes&Tours: Saaleradweg kun ĉiuj necesaj detaloj