Saltu al enhavo

Ursula Grattapaglia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:44, 19 nov. 2023 farita de VladimirPF (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ursula Grattapaglia
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1933
en Germanio Berlino, Germanio
Lingvoj Esperantogermanaanglaitalalatinafranca
Nacieco germanino
Ŝtataneco Italio
Germanio
Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Friedrich Sandkühler Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Margarete Järke Sandkühler Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Giuseppe Grattapaglia Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Guido Grattapaglia, Dario Grattapaglia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1950–) Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 1949
vdr

Ursula GRATTAPAGLIA (naskiĝis la 27-an de septembro 1933 en Berlino kiel Ursula Sandkühler) - german-devena brazila esperantistino, administrantino de la fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝia edzo Giuseppe. Membrino de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Grattapaglia travivis la Duan Mondmiliton en Berlino kaj la orientaj germanaj provincoj, aneksitaj post la germana invado en Pollando. Kadre de aliancana forpelo de germanoj estis deportita el Pollando. Tio influis al ŝia posta esperantisteco. Ŝi eklernis Esperanton 16-jara, apud aliaj lingvoj, kaj ekde tiam aktivas en la movado, i.a. en la 1950-aj jaroj en Berlino. Post sesjara korespondado ŝi renkontis Giuseppe Grattapaglia kaj en la posta jaro ili geedziĝis.

Ŝi ekloĝis en Italio, aktivis pri kongreskaravanoj kaj eldonado de la itala landa Esperanto-revuo. Grattapaglia estis komitatano (1971-1992) kaj estrarano (1977-1983) de UEA. En sia profesia laboro kiel samtempa interpretisto en eŭropaj kongresoj, ĉefe en Italio kaj Germanio, ŝi utiligis okazojn por informi pri Esperanto, precipe politikistojn kaj ĵurnalistojn. Ekde 1974 ŝi laboras volontule kun sia edzo en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por protekti, eduki kaj instrui infanojn en socia risko. Apud tiu laboro ŝi dum la lastaj sep jaroj aktivas en la internacia Rotaria Movado favore al Esperanto.

En 2005, ŝi fariĝis honora membro de UEA, pro sia laboro por Bona Espero. Ŝi estas ankaŭ honora civitano de la urbo Alto Paraíso de Goiás.

La dummilita vivo de Ursula fariĝis teatraĵo okaze de la 100-a Universala Kongreso kiel adaptaĵo de la libro Bona Espero: idealo kaj realo de Roman Dobrzyński.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]