Frederique van der Wal
Aspekto
Frederique van der Wal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1967 (57-jaraĝa) en Hago |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | aktoro modelo televida prezentisto prezentisto |
Frederique van der Wal (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1967 en Hago) estas nederlanda modelo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi gajnis la konkurson Elite Look of the Year, komencante sian modelkarieron en Eŭropo, sed baldaŭ transloĝiĝis al Novjorko. Post aperado sur la kovriloj de Cosmopolitan, Glamour kaj Vogue, ŝi komencis kunlaboron kun la Victoria's Secret subvestaĵkatalogo, en kiu ŝi aperis regule dum pli ol ses jaroj.
Ŝi lanĉis sian propran serion de banvestoj, intimajn vestaĵojn kaj parfumojn. Ŝi estis modelo por Revlon kaj Guess. En 1999 ŝi partoprenis en la filmo Wild Wild West.