Saltu al enhavo

Focheto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:13, 28 feb. 2023 farita de SFPC48 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Focheto
setlejo
forlasita vilaĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


Focheto estas neloĝata loko, kiu apartenas al municipo Salvatierra de Escá de provinco Zaragozo, ĝi apartenas al komarko Jacetania, kies ĉefurbo estas Jaca en la historia hispana regiono Aragono. [1] [2]

Loknomo

En mezepokaj dokumentoj aperas la variantoj "Focheco", "Focheto", kaj "Foclieto", kvankam ĉi-lasta povas esti eraro de interpretado de la skribita teksto, pro la simileco inter la h kaj li. [3]

Geografio

La neloĝata loko "Focheto" situas je la okcidenta parto de la municipo Salvatierra de Esca, je la alia flanko de la rivero Esca.

Historio

Laŭ la konata historiisto Agustín Ubieto Arteta, la unua referenco al la urbo estas en 1028, kolektita en la verko de Antonio Ubieto Arteta "Cartulario de San Juan de la Peña, I" (en "Mezepokaj Tekstoj 6", Valencio, 1962). [4]

Ekzistas pluraj dokumentoj de Salvatierra de Esca, kiuj rilatas al la malnova loĝantaro de "Obelba", kiu kune kun "Focheco" (Focheto) kaj "Fraxaneto" (Fragineto), kontribuis al la kreado de Salvatierra en 1208, fare de la reĝo Pedro la 2-a de Aragono. [5]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. [Ubieto Arteta, Agustín: "Toponimia aragonesa medieval", Valencia, 1972.]
  5. [4]
  6. [5]

Eksteraj ligiloj