Mikolajivo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Mikolaiv. |
Mikolajivo Миколаїв Николаев | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Ukrainio (2020–) provinca ĉefurbo urbo de provinca signifo (–2020) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ukrainio | ||||
Provinco | Mikolajeva provinco | ||||
Fondita | 1789 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 54xxx | ||||
Aŭtokodo | BE | ||||
Telefonkodo | +380 512 | ||||
Retpaĝaro | http://mykolayiv.osp-ua.info/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Vladimir ĈAJKA | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 507 000 (2007) | ||||
Loĝdenso | 1 959 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 58′ N, 32° 0′ O (mapo)46.96666666666732Koordinatoj: 46° 58′ N, 32° 0′ O (mapo) | ||||
Alto | 53 m [+] | ||||
Areo | 259,53 km² (25 953 ha) | ||||
Horzono | GMT+2 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mykolaiv [+] | |||||
| |||||
Mikolajivo (ukraine Миколаїв, ruse Николаев) estas urbo en Ukrainio, administra centro de la Mikolajeva provinco. La urbo situas ĉe la kuniĝo de la riveroj Suda Bugo kaj Ingulo.
Nomo de la urbo
La nomo estis elektita samtempe kun la fondo de la urbo (1789). Oni nomis la urbon memore pri la granda venko de rusia armeo ĉe la fortreso Oĉakov (en 1788) — tio okazis en la tago de Sankta Nikolao, patrono de maristoj. La rusa formo Николаев signifas, laŭvorte, "urbo de Nikolao", la ukraina formo estas adaptita al la ukraina formo de la nomo Nikolao — Микола.
La Esperantan formon ŝajnas oportune bazi sur la rusa: unue, ĝuste la rusa formo estas historie pli frua; due, la formo Nikolajevo iom pli bone respegulas la etimologian ligon inter Nikolajevo kaj Nikolao; trie, la formo Nikolajevo estis jam fakte uzita en kelkaj Esperantaj eldonaĵoj (interalie, en "Poŝatlaso de la mondo", 1971; la verko "NePIVaj vortoj" de André Cherpillod mencias ankaŭ la similan formon Nikolaevo, same bazitan sur la rusa formo); fine, la urbo mem situas en la regiono, kie la rusa lingvo iom dominas super la ukraina.
Estas interese, ke en la 1920-aj jaroj la gubernia konsilantaro akceptis la decidon alinomi la urbon al Vernoleninsk (mallongigo de la rusa esprimo "Fidela al Lenin"). Tiu decido ne estis oficialigita fare de la registaro, tamen kelkaj germanaj enciklopedioj (de 1927 kaj 1932) ja menciis la urbon sub la nomo Vernoleninsk.
Historio
La urbo estis fondita en la jaro 1789 fare de princo Grigorij Potjomkin. Nikolajevo estis kreita kiel marista kaj ŝip-konstruista urbeto, tial komence ĝi havis tre modestan nomon: "Ŝipkonstruejo ĉe Ingulo". Kiel oficialan daton de naskiĝo de la urbo oni opinias la 27-an de aprilo 1789. Ekde la pleja komenco la vivo de la urbo estis dediĉita al ŝip-konstruado kaj floto; dum preskaŭ cent jaroj ĉi tie troviĝis la stabejo de la Nigramara Floto de Rusio.
En la jaro 1862 oni malfermis la komercan havenon, kio puŝis la urbon iĝi granda komerca centro. Jam fine de la 19-a jarcento la Nikolajeva haveno estis tria plej granda haveno de Rusio (post Sankt-Peterburgo kaj Odeso). Samtempe la urbo iĝas granda industria centro.
Dum la Dua mondmilito Nikolajevo dum tri jaroj estis okupita de germanoj, tamen, danke al la agado de partizanoj dum tiu tempo eĉ ne unu ŝipo estis rekonstruita en la urbaj ŝip-konstruejoj. La urbo estis liberigita disde la germana armeo marte 1944. Fakte la 14-an de marto en la tiama Nikolajev la sovetoj ĉirkaŭis preskaŭ 15 000 germanojn.
Nuntempe Nikolajevo estas granda industria, komerca, politika kaj kultura centro de la suda parto de Ukrainio.
La 22an de februaro 2014 la loĝantoj de la urbo faligis la monumenton de Lenino eble la lastan simbolon de komunismo en la urbo, tio okazis dum la Eŭromajdano en Kievo.
Administra divido
La urbo estas dividita je 4 urbo-distriktoj:
- La Centra distrikto (ukraine Центральний район) — ĝi situas en la nord-okcidenta parto kaj inkludas i.a. la historian centron de la urbo.
- La Lenina distrikto (ukraine Ленінський район) - situas en la orienta parto de la urbo; ĉi tie troviĝas, i.a., la Nikolajeva zoo, busa kaj fervoja stacidomoj.
- La Ŝipa distrikto (ukraine Корабельний район) - situas en la suda parto.
- La Uzina distrikto (ukraine Заводський район) - situas en la okcidenta parto kaj estas ĉefe industria.
Loĝantaro
Ekde la pleja komenco la loĝantaro de la urbo estis tre multnacia. Nun la loĝantaron konsistigas ĉefe ukrainoj, rusoj, judoj, moldavoj, armenoj kaj grekoj.
La jaro | La kvanto de la loĝantaro |
---|---|
2007 | 507 000 |
2001 | 514 000 |
1989 | 524 000 |
1926 | 104 909 |
1911 | 105 000 |
1790 | 70 000 |
Ekonomio kaj industrio
La urbo estas grava industria centro, la ĉefaj branĉoj de la industrio estas ŝip- kaj maŝin-konstruado, metal-prilaboro. La entreprenoj de la urbo produktas ĉ. 50% de la tuta kvanto de ŝip-rilataj produktoj en Ukrainio, pli ol 90% de la gasturbinoj en Ukrainio (la uzino "Zorja-Maŝprojekt") kaj pli ol 80% de la ukrainia alumino.
La ŝipkonstruado estas prezentita de 3 plej grandaj ŝip-konstruaj uzinoj de Ukrainio, kapablaj produkti ŝipojn de ajna speco:
- La Nigramara ŝip-konstrua uzino
- Ŝipkonstrua uzino "61 komunumanoj"
- Damen Shipyards "Oceano"
Krome, al la ŝip-konstrua branĉo de la industrio apartenas ankoraŭ multaj malgrandaj entreprenoj, produktantaj diversajn maristajn ekipaĵojn.
La malpeza industrio estas prezentita de multaj vesto- kaj ŝu-fabrikoj, nutro-fabrikoj, kosmetikaĵ-produktejoj k.a.
Transporto
En Nikolajevo funkcias la busa, trolebusa kaj trama retoj. En la urbo estas fervoja stacidomo, busa stacio, pasaĝera marhaveno kaj flughaveno.
Kulturo
En Nikolajevo aktivas multaj kulturaj entreprenoj (kinejoj, kulturdomoj, teatraj studioj, bibliotekoj k.a.). En la urbo estas granda zoo kaj du grandaj parkoj ("Pobeda" kaj "Leski"), multas sportejoj.
Arkitekturaj vidindaĵoj
- La stabejo de la Nigramara floto (1793), nun ĉi tie troviĝas la muzeo de ŝip-konstruado;
- Katedralo de Sankta Nikolao (1817);
- Onservatorio de la Nigramara floto (1821), nun ĉi tie troviĝas la Nikolajeva observatorio;
- Jakto-klubo (1904);
- ... kaj aliaj.
Muzeoj
- Nikolajeva provinca regio-studa muzeo;
- Muzeo de partizana agado dum la tempoj de la Dua mondmilito$
- Nikolajeva pentro-muzeo "V.V. Vereŝĉagin";
- Muzeo de ŝipkonstruado kaj floto;
- ... kaj aliaj.
Teatroj
- Nikolajeva rusa dram-teatro;
- Ukraina teatro de dramo kaj muzika komedio;
- Ŝtata provinca pup-teatro;
- Provinca filharmonio.
Klerigo
Nikolajevo estas signifa kleriga kaj scienca centro. En ĝi troviĝas 82 antaŭlernejoj, 80 mezlernejoj, 7 teĥnikaj lernejoj, kelkaj universitatoj kaj akademioj (la plej gravaj estas: La Nacia Universitato de ŝipkonstuado "Admiralo Makarov", Nikolajeva Ŝtata Universitato "Vasilij Suĥomlinskij", Nikolajeva Ŝtata Soci-scienca universitato "Pjotr Mogila").
Famaj nikolajevanoj
En la urbo loĝis kaj laboris multaj elstaraj militistoj kaj admiraloj de Rusio, inter ili M. P. Lazarev, F. F. Bellingshausen (malkovrinto de Antarkto), P. S. Naĥimov k.a. En Nikolajevo laboris elstara rusa epidemiologo D. S. Samojloviĉ kaj la aŭtoro de la unua ukrainlingva "Historio de Ukrainio" N. N. Arkas. En la urbo naskiĝis elstara rusa astronomo F. A. Brediĥin.
Ĝemel-urboj de Nikolajevo
La jenaj urboj estas la ĝemel-urboj de Nikolajevo:
- Galaţi (Rumanio)
- Pleven (Bulgario)
- Malko-Tirnovo (Bulgario)
- Borĵomi (Kartvelio)
- Liono (Francio)
- Sankt-Peterburgo (Rusio)
- Moskvo (Rusio)
- Petrozavodsk (Rusio)
- Tiraspolo (Moldavio)
- Triesto (Italio)
- Bursa (Turkio)
- Tjanĝino (Ĉinio)