Bulgario
Bulgario (aŭ Bulgarujo, bulgare България [balGArija]; oficiale Република България [rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en la Balkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estas Danubo (norde de la rivero situas Rumanio), en la oriento — la Nigra maro, en la sudo — surtera limo kun Grekio kaj Turkio, en la okcidento — la eksaj jugoslaviaj respublikoj Serbio kaj Nord-Makedonio.
Ĝeneralaj informoj
- Monunuo: 1 bulgara levo egalas al 100 stotinkoj. Dum la venontaj jaroj la lando transprenos la eŭropan valuton eŭro, kaj la nacie produktitaj bulgaraj eŭro-moneroj jam estas pretaj.
- Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
- Pokapa MEP: 1.330 $.
- Organizoj: UNO (1955), Eŭropa Unio (2007-01-01), NATO.
- Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, trakaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo-insulo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.
Geografio
La plej alta areo en Bulgario estas sudokcidente, nome Rila (bulgare Рила, greke Ρίλα) estas altmontaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provincoj Blagoevgrad, Kjustendil kaj Sofio norde de la montaro Pirin kaj oriente de la slava Nord-Makedonio. Pirin (bulgare Пирин, greke Πιρίν, antikva nomo Orbelos) estas la plej alta montaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provinco Blagoevgrad ĉe la limo de la regiono Makedonio de Grekio kaj iom oriente de la slava Respubliko Makedonio. La plej granda montopinto, 2914 metrojn alta, nomiĝas Viĥren. La tutan orientan flankon konstituas la marbordo de la Nigra Maro.
Historio
Prahistorio kaj antikva tempo
Prahistoriaj kulturoj en la bulgaraj landoj inkluzivas la Neolitikan Hamangian kulturon kaj Vinĉa-kulturon (6-a al 3-aj jarmiloj antaŭ la komuna erao), la ĥalkolitikan Varnan kulturon (5-a jarmilo a.k.e.; vidu ankaŭ Tombejo de Varna) kaj la Bronzepokan Ezeran kulturon.
La spacon nun okupitan de nuna Bulgario okupis la trakoj. Post la 3-a Makedonia milito Trakio falis sub la rego de la Romia Imperio. Trakio (latine Thracia) restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste Trakio falis sub la rego de la Bizanca Imperio.
Bizancio perdis la plejparton de Trakio al la regno de Bulgario en la 9-a jarcento, regajnis ĝin en 972 kaj reperdis ĝin en la 12-a jarcento. Omurtag estis Granda Ĥano (Kanasubigi) de Bulgario de 814 ĝis 831. Li estis konata kiel „la Konstruanto“. En la komenco de sia regado li subskribis 30-jaran pactraktaton kun la najbara Orienta Romia Imperio, kiu restis valida ĝis la fino de lia vivo. Omurtag sukcese retenis la agreseman politikon de la Franka imperio, kiu intencis konkeri la nordokcidenton de Bulgario, kaj subpremis la malkonsenton de kelkaj slavaj triboj. Li faris administraciajn reformojn, kiuj pliigis la povon kaj la aŭtoritaton de la centra registaro.
La regionon la Osmanida Imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ĝin regis dum kvin jarcentoj.
La aprila ribelo de 1876 estis ribelo de la bulgara popolo kontraŭ la preskaŭ 500-jara regado de la Otomana Imperio (en la bulgara ankaŭ konata kiel "Възраждане" t.e. liberigo aŭ bulgara renesanco). La ribelo daŭris de aprilo ĝis majo 1876. La ribelo estis sange subpremita de la otomana armeo kaj la baŝibozuk (avangardo de la Otomana Imperia Armeo), estigante furiozan kritikon tra Eŭropo kaj Usono. Parte pro tio Bulgario denove sendependiĝis en 1878.
Moderna historio
Bulgario fariĝis sendependa de la Osmanida imperio en 1908. En la Unua kaj la Dua mondmilitoj ĝi aliancis kun Germanio. Sovetaj milittrupoj eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis popola respubliko kun komunisma orientiĝo.
La unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov.
Sofia
|
|
Ekonomio
Bulgario estas industria kaj agrikultura lando. Ĝis la komenco de la financa krizo ĝia ekonomio kreskis, ricevante grandajn eksterlandajn investojn kaj spertante konstruadan eksplodon.
Malgraŭ ke Bulgario ne havas multe da propra nafto kaj gaso, ĝi sukcesis iĝi grava produktanto kaj distribuanto de energio en la regiono. La atomcentralo en Kozloduj estas la plej potenca generanto de elektra energio en la lando; ekzistas plano pri konstruado de la nova atomcentralo en Belene.
Bulgario estas inter la plej gravaj produktantoj de kelkaj agrikulturaj produktoj, ekz. ŝafa lakto, sunfloraj semoj, tabako.
Grava branĉo de la ekonomio estas la turismo, kun grandaj sablaj plaĝoj ĉe la Nigra maro kaj popularaj vintraj kurortoj en la montaro. 4,7 milionoj da turistoj vizitis la landon en 2008[1]. Ekzistas prognozoj pri kresko de tiu kvanto ĝis 20 milionoj jare.
Amaskomunikiloj
La Bulgara nacia televido (bulgare Българска национална телевизия, transskribo: Balgarska nacionalna televizija, mallonge BNT) estas la publika, ŝtata televida korporacio de Bulgario. Ĝia centra oficejo situas en la ĉefurbo Sofio. Por radiofonio ekzistas la Bulgara nacia radio (BNR).
Vidu ankaŭ
- Flago de Bulgario
- Bulgario:Esperanto-movado
- Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido
- Nacia himno de Bulgario
- Aŭtokodoj en Bulgario
Eksteraj ligiloj
- Bazaj informoj pri Bulgario en la vikio de UEA esperante
- historio, arto kaj muziko en Bulgario, paĝoj anglalingvaj
- learn-bulgarian.net - lernu la bulgaran lingvon, paĝoj anglalingvaj
- EasyBulgarian.com - lernu la bulgaran lingvon, paĝoj anglalingvaj
- bildoj pri Bulgario, paĝoj anglalingvaj
- mapo de Bulgario, paĝoj anglalingvaj
- tradiciaj vestoj de Bulgario Arkivigite je 2006-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
- esenca historio de Bulgario en sep paĝoj, paĝoj anglalingvaj
- Bulgario - panoramoj & QTVR-bildoj Arkivigite je 2007-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
|
|