Mars 2020
Mars 2020 (angle Marso 2020) estas kosma esplora robota misio pri la planedo Marso disvolvita de la JPL, filio de la NASA. La misio konsistas el deplojo de la kosmaŭto Perseverance sur marsa grundo por esplori ĝian surfacon. Mars 2020 estas la unua el serio de tri misioj, kies fina celo estas alporti specimenojn de la marsa grundo reen al la Tero por analizo. Ĉi tiu projekto, konsiderata prioritato de la scienca komunumo de kelkaj jardekoj, neniam estis efektivigita pro sia kosto, siaj teknikaj malfacilaĵoj kaj la alta risko de fiasko.
Por plenumi la celojn de sia misio, la kosmaŭto devas preni ĉirkaŭ kvardek kernaĵojn da grundo kaj rokoj ĉe elektitaj lokoj per propraj iloj. La rezulto de ĉi tiuj specimenoj devas esti deponita de la esplorveturilo sur zorge markitaj lokoj atendante esti revenigita al la Tero per estonta misio planata kune de NASA kaj EKA. Laŭ la plano ellaborita de la du agentejoj, la reveno al la Tero estas antaŭvidita por 2031 kondiĉe de sia financado. La fina celo estas plenumi sur la Tero detalajn analizojn de la specimenoj de la marsa grundo, precipe identigi eblajn antikvajn formojn de vivo, uzante ĉiujn kapablojn de surteraj instrumentoj, kiuj, male de tiuj surŝipe de kosmoŝipo, ne estas limigitaj per pezaj limoj.