Lockheed P-38 Lightning
P-38 Lightning | ||
---|---|---|
Tipo: | Ĉasaviadilo | |
Fabrikanto: | Lockheed | |
Unua flugo: | 27-an de januaro 1939 | |
La Lockheed P-38 Lightning (Fulmo) estis usona ĉasaviadilo kiun oni uzis dum Dua Mondmilito. Lockheed preparis pli ol 10 000 P-38 aviadilojn. Oni desegnis P-38 (XP-38) en la jaro 1937 kaj la provflugo okazis du jarojn poste. Unuaj P-38 aviadiloj estis en batalado en la jaro 1942. P-38 batalis en la Pacifiko kaj en Eŭropo.
P-38 estis malsimila al aliaj ĉasaviadiloj, ĉar ĝi havis du motorojn anstataŭ unu. Ĝi estis dufoje pli granda ol aliaj kaj povis porti 4 maŝinpafilojn kaj kanonojn. Maksimuma rapido estis 636 km/h. Ĝi estis sola usona ĉasaviadilo, kiun oni konstruis de la komenco ĝis fino de dua mondmilito.
Franca flugisto kaj verkisto Antoine de Saint-Exupéry flugis per tiu aviadilo dum la Dua mondmilito, sub aerarmeo de libera Francio. La 31-an de julio 1944, Germania ĉasaviadilo Fw-190 interceptis lian aviadilon kaj li mortis.