Lenk en Simme-Valo
Lenk en Simme-Valo | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Simme-Valo-Saanen |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Supra Simme-Valo |
Koordinatoj | 46° 27′ 0″ N 7° 26′ 0″ O / 46.45000 °N, 7.43333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 0″ N 7° 26′ 0″ O / 46.45000 °N, 7.43333 °O (mapo) |
Areo | 123,1 km² |
Alteco | 1068 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3775 |
Komunumkodo | 0792 |
Pri la komunumo
Lenk en Simme-Valo (germane Lenk im Simmental) estas komunumo de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen. Ĝi havis 2335 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Lenk estas la plej alte situanta komunumo en la Simme-Valo en Berna Oberlando. Al la komunumo apartenas pluraj montoj. La plej alta el inter ili estas Wildstrubel, sur kiu troviĝas la Wildstrubel-Glaĉero. Ankaŭ sur la teritorio de Lenk situas parto de la Plaine-Morte-Glaĉero, el kiu elfluas unu el la fontriveroj de Simme. La ĉefa fonto de Simme estas la tiel nomataj Sep Fontoj (germane Siebenbrunnen), kiu en formo de impresa akvofalo elfluas el la roko.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Lenk limas en nordo al Sankt-Stefano en oriento al Adelboden kaj Leukerbad (Valezo), en sudo al Mollens, Randogne, Icogne kaj Ayent (ĉiuj en Valezo), kaj en okcidento al Lauenen kaj Saanen.
Trafiko
Lenk estas la fina haltejo de la fervojlinio de Montreux (Svislando) al la Berna Oberlando. La linio en Zweisimmen havas konekton per la Bern-Lötschberg-Sempiono-Fervojo al Spiez kaj Berno kaj ankaŭ al Interlaken.
Loka buso transportas la gastojn al ĉiuj turismaj celoj en la komunumo.
La kompanio Lenk Bergbahnen funkciigas seĝtelferon al Bettelberg, ĉeltelferon al Wallegg, kaj aertelferon al Metsch/Bühlberg.
Ekonomio
La komunumo Lenk vivas ĉefe de la turismo. Kun 2000 loĝantoj la komunumo ofertas proksimume 5000 hotellitojn, kio signifas, ke dum la pinta sezono en la komunumo troviĝas preskaŭ 10000 homoj, la vilaĝo do per la turistoj transformiĝas al eta urbo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Lenk en Simme-Valo datiĝas el la jaro 1370 kiel An der Leng. En la jaroj 1504 ĝis 1505 Lenk disiĝis de la najbara komunumo Sankt-Stefano kaj akiris aŭtonomecon. Por protekti sin de la katolikaj valezanoj en la jaro 1522 la komunumo submetis sin al la suvereneco de la konsilio de Berno. En la jaro 1529 en Lenk estis enkondukita la reformacio.
Esperanto-movado
La 16-an ĝis 18-an de oktobro 2009 en la Kurs- kaj Sportcentro Simme-Valo en Lenk okazis la 2-a Svisa Familia Esperanta Renktontiĝo (SFERO) sub la aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo, kiun partoprenis kvardeknaŭ personoj al Svislando, Francio, Germanio kaj Pollando. La unua SFERO okazis 2008 en Sangernboden.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Lenk
- Turisa retejo de la regiono
- Lenk en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lenk en Simme-Valo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|