Saltu al enhavo

Atakama-Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 17:37, 9 dec. 2005 farita de Narvalo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Atakamo estas la plej malnova kaj plej seka dezerto de la mondo.

Oni esploris la sedimenatĵojn de la dezerto kaj evidentiĝis, ke la dezerto aĝas 20 milionojn kaj en kelkaj lokoj de la dezerto, ne pluvis ekde 120.000 jaroj.

La sola ebleco por precipitaĵo estas la nebulo. La ozazo-loĝantoj de la dezerto eluzas tion kaj kaptas la humidecon de la aero per nebul-kaptilo, tiel ili povas eĉ akvumi plantojn meze de la dezerto. La nebulkaptilo estas dense plektita retaro, kiun oni starigas vertikale ĉe lokoj de nevula estiĝo, sub kiu oni establas kanalon kaj forkondukas ĝin al la oazo. Per tiu tekniko, la loĝantoj de vilaĝo Chungungo povas kolekti 10.000 litrojn da akvo, kiu sufiĉas ne nur por akvumado sed por sinpurigado, manĝado. Antaŭe kamiono liveris la akvon al la vilaĝo.


La ĉirkaŭaj 6.000-metraj montopintoj estas senneĝaj, sengleĉeraj.

La dezerto estas riĉa je natria nitrato kaj ruĝa kupro, kelkloke eĉ arĝenton. Pro tiu lasta, okazis eĉ bataloj en la 19-a jc.

Oni uzas la dezerton por elprovi robotojn.