Antaŭmanĝo
Antaŭmanĝo estas plado servata antaŭ la ĉefplado ĉe plurplada manĝo. Ĝia funkcio estas veki la apetiton kaj prokrasti la malsaton. Ĝia konsisto multe diversas en diversaj landoj; ĝi povas esti aŭ malvarma aŭ varma.
En la klasika Okcidenta kuirarto, ĝi ofte konsistas el salato, sala torto, kovrita rostita pano aŭ frititaj legomoj. La supo, kiun oni ofte ankaŭ manĝas antaŭ la ĉefplado, oni tradicie konsideras aparta plado, kvankam oni ankaŭ povas kalkuli ĝin kiel antaŭmanĝon; tio okazas ekzemple ofte en Portugalio. Nuntempe oni surtabligas en restoracioj paŝtaĵojn por ŝmiri ilin surpane. En Hispanio la tradicio de antaŭmanĝo konsistigis je olivoj aŭ fromaĝo; nun en trinkejoj la oferto de antaŭmanĝoj estis ege varia kaj la hispana vorto "tapas" iĝis internacia.
En restoracioj antaŭmanĝoj helpas al la gastoj trapasi la atendotempon al la ĉefplado.
Rusaj antaŭmanĝoj
En Rusujo oni ofte manĝas antaŭmanĝon al la tagmanĝo, kiun oni nomas zakuska (foje esperantigita kiel zakusko). Ĝi povas ekzemple esti:
- Kaviaro de melongeno
- Ŝinko kun pizoj
- Vinagrosaŭco: salato de legomoj kun betoj, karotoj kaj kondimentoj
- Salato de brasiko
- Salato de kukumoj kaj tomatoj
- Oliv-olea salato: miksaĵo de legomoj kun majonezo kaj viand-pecetoj
- Marinita haringo
- Galantino de bovaĵo