Palatalo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB |
|||
Linio 5: | Linio 5: | ||
== Komunaj palataloj == |
== Komunaj palataloj == |
||
La plej komuna speco de palatala konsonanto estas la treege komuna [[alproksimanto]] {{IPA|j}}, kiu kalkuliĝas entute, inter la dek |
La plej komuna speco de palatala konsonanto estas la treege komuna [[alproksimanto]] {{IPA|j}}, kiu kalkuliĝas entute, inter la dek plej oftaj sonoj inter la lingvoj de la mondo. La [[nazala konsonanto|nazalo]] {{IPA|ɲ}} ankaŭ oftas, troviĝante en po ĉirkaŭ 35 elcento de la lingvoj de la mondo<ref>Ian Maddieson (kun ĉapitro kontribuita de Sandra Ferrari Disner); ''Patterns of sounds''; Cambridge University Press, 1984. ISBN 0-521-26536-3</ref>, en la plejo el kiuj ĝia respektiva [[obstrukcanto]] estas ne la [[plozivo]] {{IPA|c}}, sed la [[afrikato]] [[senvoĉa postalveolara afrikato|{{IPA|tʃ}}]]. Nur malmultaj lingvoj en norda [[Eŭrazio]], la [[Ameriko]]j, kaj centra [[Afriko]] faras kontraston inter palatalaj plozivoj kaj postalveolaraj afrikatoj - la solaj bone konataj estas la [[Hungara lingvo|hungara]] kaj la [[Albana lingvo|albana]]. |
||
== Notacia atentigo == |
== Notacia atentigo == |
Kiel registrite je 11:20, 3 maj. 2017
Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
Palataloj, palatalaj konsonantoj, aŭ palataj konsonantoj estas konsonantoj artikulaciataj per la korpo de la lango levita kontraŭ la malmola palato (la meza parto de la plafono de la buŝo).
Konsonantoj kun la pinto de la lango kurbigita dorsen kontraŭ la palaton nomiĝas retrofleksoj.
Komunaj palataloj
La plej komuna speco de palatala konsonanto estas la treege komuna alproksimanto j, kiu kalkuliĝas entute, inter la dek plej oftaj sonoj inter la lingvoj de la mondo. La nazalo ɲ ankaŭ oftas, troviĝante en po ĉirkaŭ 35 elcento de la lingvoj de la mondo[1], en la plejo el kiuj ĝia respektiva obstrukcanto estas ne la plozivo c, sed la afrikato [[senvoĉa postalveolara afrikato|tʃ]]. Nur malmultaj lingvoj en norda Eŭrazio, la Amerikoj, kaj centra Afriko faras kontraston inter palatalaj plozivoj kaj postalveolaraj afrikatoj - la solaj bone konataj estas la hungara kaj la albana.
Notacia atentigo
Zorgu: la signoj de la IFA <c, ɟ> estas ofte uzataj, ne por palatalaj plozivoj, sed por la palataligitaj velaraj plozivoj [kʲ, ɡʲ], aŭ la palatalaj afrikatoj [c͡ç, ɟ͡ʝ], aŭ la alveolo-palatalaj afrikatoj [t͡ɕ, d͡ʑ], aŭ eĉ la postalveolaraj afrikatoj [t͡ʃ, d͡ʒ]. Tio estas malnova tradicio en la IFA. Veraj palatalaj plozivoj relative maloftas, do estas bona ideo certiĝi pri la elparolo kiam ajn oni vidas iun <c, ɟ> en la transskribo de ia lingvo.
Palataligo
Konsonantoj kun aliaj primaraj artikulacioj povas esti palataligitaj, tio estas, akompanataj de la levado de la langa surfaco al la dura palato. Ekzemple, la angla [ʃ] (literumita sh) havas tian palatalan komponenton, kvankam ĝia primara artikulacio engaĝas la pinton de la lingo kaj la supran gingivon (tiu tipo de artikulacio nomiĝas palato-alveolara).
Kelkaj lingvoj, ekzemple la rusa, havas palataligitan formon por ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj konsonantoj.
IFA
La palatalaj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:
IFA | Priskribo | Ekzemplo | |||
---|---|---|---|---|---|
Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
palatala nazalo | Franca | agneau | [aɲo] | ŝafido | |
senvoĉa palatala plozivo | Hungara | hattyú | [hɒcːuː] | cigno | |
voĉa palatala plozivo | Margi | ɟaɗí | [ɟaɗí] | ĝibo de bovino | |
senvoĉa palatala frikativo | Germana | nicht | [nɪçt] | ne | |
voĉa palatala frikativo | Hispana | yema | [ʝema] | ovo-flavo | |
palatala alproksimanto | Angla | yes | [jɛs] | jes | |
laterala palatala alproximanto | Itala | gli | [ʎi] | la (malina plurnombro) | |
voĉa palatala injektivo | Svahila | hujambo | [huʄambo] | saluton |
Piednotoj
- ↑ Ian Maddieson (kun ĉapitro kontribuita de Sandra Ferrari Disner); Patterns of sounds; Cambridge University Press, 1984. ISBN 0-521-26536-3