Saltu al enhavo

Kaledoniaj koniferaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 64: Linio 64:
En la artura legendaro kaj frua [[literaturo]], la arbaroj estas la ejo de unu el la Dek du [[Batalo]]j de [[Reĝo Arturo]], laŭ la ''Historia Brittonum'', en kiu la batalo estas nomata ''Cat Coit Celidon''.
En la artura legendaro kaj frua [[literaturo]], la arbaroj estas la ejo de unu el la Dek du [[Batalo]]j de [[Reĝo Arturo]], laŭ la ''Historia Brittonum'', en kiu la batalo estas nomata ''Cat Coit Celidon''.


La lertuloj Rachel Bromwich kaj Marged Haycock sugestas ke la [[armeo]] de arboj animitaj de la [[sorĉisto]]j en la antikva [[Kimrujo|kimra]] [[poemo]] ''Cad Goddeu'' (''La Batalo de la Arboj'') estus la sama ol la kaledoniaj arbaroj <ref>Green, Thomas (2007). ''Concepts of Arthur'', p. 64. Stroud, Gloucestershire: Tempus. ISBN 978-0-7524-4461-1.</ref>. En la rilata [[Merlin (mitologio)|Merlin]]-literaturo, la persono Myrddin Wyllt retiriĝis en tiujn arbarojn estante freneza post la batalo de Arfderydd en la jaro 573. Li forflugis la laŭdiran [[kolero]]n de la reĝo de [[Strathclyde]], Rhydderch Hael, post la [[murdo]] de Gwenddoleu ap Ceidio.
La lertuloj Rachel Bromwich kaj Marged Haycock sugestas ke la [[armeo]] de arboj animitaj de la [[sorĉisto]]j en la antikva [[Kimrujo|kimra]] [[poemo]] ''Cad Goddeu'' (''La Batalo de la Arboj'') estus la sama ol la kaledoniaj arbaroj <ref>Green, Thomas (2007). ''Concepts of Arthur'', p. 64. Stroud, Gloucestershire: Tempus. ISBN 978-0-7524-4461-1.</ref>. En la rilata [[Merlin (mitologio)|Merlin]]-literaturo, la persono Myrddin Wyllt retiriĝis en tiujn arbarojn estante freneza post la batalo de Arfderydd en la jaro 573. Li forflugis la laŭdiran [[kolero]]n de la reĝo de [[Strathclyde]], Rhydderch Hael, post la [[murdo]] de Gwenddoleu ap Ceidio. Tiu estas skribita en la du merlinaj poemoj en mez-kimra lingvo ''Yr Oinau'' kaj ''Yr Afallenau'' en la Nigra Libro de Carmarthen. La arbaro ankaŭ estas la retiro de alia persono nomita Lailoken el la ''Vita Kentigerni'', kiu ankaŭ forkuris en la arbarojn dum atako de frenezeco kaj kiu povas esti la origina modelo por Myrddin Wyllt.


==Notoj==
==Notoj==

Kiel registrite je 20:55, 26 dec. 2013

Situo de la ekoregiono.
Kaledonia pinaro ĉe Allt Ruadh

La kaledoniaj koniferaroj estas tipo de arbaro kiu iam kovris ampleksajn areojn de Skotlando, kaj ankaŭ tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiuj arbaroj estas hejmo de ampleksa vario de natura vivo, multe el kio ne troviĝas ie ajn pli en Brita Insularo.

La nomo de la ekoregiono baziĝas sur tiu kiu la romianoj donis al Skotujo, "Kaledonio". Tiu ĉi derivas de la kelta vorto kaleto- signifanta 'malmola, fortika'. La nomo kiel uzita de loka tribo aŭ triba konfederacio de indiĝenaj piktojbritonoj, la Caledonii, unue estis registrata en panegiro fare de la romia poeto Eumenius en la jaro 297.

Priskribo

La kaledoniaj koniferaroj estis formataj je la fino de la lasta glacialo. Arboj komencis rekoloniigi Britajn Insulojn per terponto kiu estas nuntempe sub Dovera Markolo. Arbaroj de tiu tipo estis trovataj en tuta la insularo dum kelkaj miloj da jaroj, antaŭ la malrapida varmiĝo dum la Atlantika Periodo, kaj la pinaroj ekretiriĝis ene de Skotajn Altaĵojn, la lasta postrestanta klimata regiono taŭga por ili en Britaj Insuloj. La indiĝenaj pinaroj kiuj konstituis tiun plej okcidentan antaŭpostenon de la tajgoj de post-glaciala Eŭropo estis kovrantaj 15 000 da kvadrataj kilometroj kiel vastan arbaron de arbara pino, betulo, birdokaptista sorbuso, tremolo, ordinara junipero, kverko kaj kelkaj aliaj fortikaj specioj. Je la okcidenta marbordo, la kverkoj kaj la betuloj superregis en la mezvarma pluvarbara ekosistemo riĉa je filikoj, muskoj kaj likenoj.

Nuntempe tamen nur 1 % de la origina arbaro postvivas, kaj kovras 180 km² en 84 izolitaj lokoj [1].

Specioj

Urogalo - specio kiu estas subtenata de la Kaledoniaj koniferaroj.

Pro unika ekosistemo en la Britaj Insuloj, la Kaledonia Arbaro estas hejmo de kelkaj el la plej raraj specioj de la landa naturo. Ĝi estas konsiderata unu el la lastaj naturaj restaĵoj de la Brita Insularo.

Reproduktantaj birdospecioj de la kaledoniaj koniferaroj kiuj ne reproduktiĝas aliloke en la Brita Insularo estas la jenaj:

Reproduktantaj birdospecioj de la Kaledonia pinarbaro kiuj raras aliloke en la Brita Insularo estas la jenaj:

Mamulaj specioj de Kaledonia pinarbaroj:

Ruĝa cervo en kaledonia pinarbaro.

Mamulaj specioj formortintaj el Kaledonia pinarbaroj:

Legendaro

En la artura legendaro kaj frua literaturo, la arbaroj estas la ejo de unu el la Dek du Bataloj de Reĝo Arturo, laŭ la Historia Brittonum, en kiu la batalo estas nomata Cat Coit Celidon.

La lertuloj Rachel Bromwich kaj Marged Haycock sugestas ke la armeo de arboj animitaj de la sorĉistoj en la antikva kimra poemo Cad Goddeu (La Batalo de la Arboj) estus la sama ol la kaledoniaj arbaroj [2]. En la rilata Merlin-literaturo, la persono Myrddin Wyllt retiriĝis en tiujn arbarojn estante freneza post la batalo de Arfderydd en la jaro 573. Li forflugis la laŭdiran koleron de la reĝo de Strathclyde, Rhydderch Hael, post la murdo de Gwenddoleu ap Ceidio. Tiu estas skribita en la du merlinaj poemoj en mez-kimra lingvo Yr Oinau kaj Yr Afallenau en la Nigra Libro de Carmarthen. La arbaro ankaŭ estas la retiro de alia persono nomita Lailoken el la Vita Kentigerni, kiu ankaŭ forkuris en la arbarojn dum atako de frenezeco kaj kiu povas esti la origina modelo por Myrddin Wyllt.

Notoj

  1. Caledonian pinewood ĉe Forestry Commission konsultita la 2011-01-14
  2. Green, Thomas (2007). Concepts of Arthur, p. 64. Stroud, Gloucestershire: Tempus. ISBN 978-0-7524-4461-1.

Vidu ankaŭ


Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Francio,  Italio,   Svislando
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo  Ĉinio,  Kazaĥio,  Mongolio,  Rusio
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj  Britio
PA0504 Karpataj montarbaroj  Ĉeĥio,  Pollando,  Rumanio,  Slovakio,  Ukrainio
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj  Afganio,  Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo  Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj  Ĉinio
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj  Ĉinio
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj  Japanio
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj  Japanio
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Alĝerio,  Maroko,  Tunizio,  Hispanio
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj  Barato,  Butano,  Ĉinio
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj  Turkio
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang  Ĉinio
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj  Ĉinio
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min  Ĉinio
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj  Norvegio,  Svedio,  Finnlando
PA0521 Tjanŝanaj montaraj koniferaroj  Ĉinio,  Kazaĥio,  Kirgizio,  Taĝikio,  Uzbekio

Eksteraj ligiloj