Saltu al enhavo

Köthen (Anhalt): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: fi, fr, nl
better Coat of Arms; thanks to pl:Wikipedysta:Piom
Linio 3: Linio 3:
! mapo
! mapo
|- style="background: #ffffff;" align="center"
|- style="background: #ffffff;" align="center"
| style="width: 145px;" | [[Dosiero:Kothen.jpg|140px|blazono de Köthen]]
| style="width: 145px;" | [[Dosiero:Köthen.png|134px|blazono de Köthen]]
| style="width: 145px;" | [[Dosiero:Koethen.png|140px|mapo de Germanio, Köthen indikita]]
| style="width: 145px;" | [[Dosiero:Koethen.png|140px|mapo de Germanio, Köthen indikita]]
|-
|-

Kiel registrite je 20:05, 19 nov. 2005

blazono mapo
blazono de Köthen mapo de Germanio, Köthen indikita
bazaj informoj
federacia lando: Saksio-Anhalto
regiona subdistrikto: Köthen
geografia situo: 51° 45 N
11° 58 O
alteco: 80 m super NN
areo: 42,86 km²
loĝantoj: 29.191 (2003-12-31)
loĝdenso: 681 loĝantoj / km²
poŝtkodo: 06366
telefona kodo: 03496
regiona aŭtokodo: KÖT
administra kodo: 15 1 59 023
adreso de
urba administracio:
Marktstraße 1-3
06366 Köthen (Anhalt)
retejo: www.Koethen-Anhalt.de
retadreso: koethen-rb@t-online.de
politiko
urbestro: Kurt-Jürgen Zander

fonto de la informoj: germana Vikepedio-paĝo pri Köthen (traduko 2005-06-17)

Köthen (Anhalto) estas administra centro de la samnoma subdistrikto.

Geografio

Geografia situo

La urbo Köthen situas inter Magdeburgo kaj Halle (Saale), okcidente de Dessau kaj oriente de Bernburg (Saale). Norde de la samnoma subdistrikto troviĝas la biotopa rezervejo Biosphärenreservat Flusslandschaft Mittlere Elbe.

Historio

Köthen estis la unuan fojon menciita 1115 p.K. Ĝis fino de la 12a jc. Köthen havis proprajn mezurojn por greno kaj propran monerfarejon. 1280 (eble ankaŭ pli frue) oni konstruis muron ĉirkaŭ la urbo. 1339 estis la plejj frua mencio de Osterköthen, hodiaŭ parto de Köthen. 1400 komenciĝis la konstruo de Jakob-preĝejo. 1406 la ĉefepiskopo de Magdeburgo sieĝis la urbon Köthen. Tiamrilata kanona kuglo troviĝas en la norda muro de Jakob-preĝejo. 1598 pesto minacis Köthen. Unu jaron poste falis la turo de Jakob-preĝejo. 1617 estis fondita la asocio Fruchtbringende Gesellschaft (fruktodonanta asocio), kiu dediĉis sin al la flegado de la germana lingvo (ekzemple per proponoj de germanaj vortoj anstataŭ tiam modernaj francismoj). La simbolo de la asocio estis la palmo. Hodiaŭ oni trovas ĝin en la blazono de la destrikto Köthen. 1618 estis la pedagogo Wolfgang Ratke en Köthen kaj reformis la lernejan sistemon. 1636 denove la pesto furiozis en Köthen. Malpli ol 50 jarojn poste (1681-1683) denove estis pesto en la regiono. 1715 princo Leopold ekoficis kaj du jarojn li dungis la komponiston Johann Sebastian Bach ĉe sia kortumo. Bach komponis ĉi tie gravajn muzikaĵojn, ekzemple Brandenburgischen Konzerte kaj partoj de Wohltemperierten Klaviers. 1770 unua nombrado pri la loĝoantoj de Köthen; la urbo havis 24.702 loĝantojn. 1831/32 pesto ĉirkaŭ Köthen Dum tiu tempo S. Hahnemann kuracis en Köthen. Eble pro lia laboro en la urbo Köthen neniu loĝanto malsaniĝis je pesto.

1840 malfermo de la stacidomo de la kompanio Magdeburg-Leipziger Eisenbahn. 1845 oni fondis la regionan bankon Köthener Sparkassen; fondinto estis la familio B. J. Friedhelm. 1865 fondo de Ludwiggimnazio. 1885 oni fiksis la oficialan skribmanieron por la urbo je "Cöthen". 1927 stadio kaj naĝejo malfermiĝis. Ekde nun la oficiala skribmaniero estis "Köthen". 1942 oni deportis la ankoraŭ vivantajn judojn al la bohemia koncentrejo Theresienstadt. En aprilo 1945 US-amerikaj taĉmentoj venis al Köthen. En juli 1945 Sovjetunio transprenis la administradon. 1946 la urbo havis 47.000 loĝantojn. Dum balotoj SED akiris plej multajn voĉojn, sed ne ricevis plimulton en la urba konsilo. 1967 la unuan fojon okazis Köthener Bachfesttage (Bach-festivalo en Köthen).

Rathaus

Politiko

Urba konsilo

La konsilo konsistas el 40 konsilanoj kaj ĉefurbestro.

CDU SPD PDS FDP sen partio B90/Grüne entute
2004 14 10 10 3 2 1 40

(stato: urbaj balotoj la 13an de junio 2004)


ĉefurbestro Kurt-Jürgen Zander (SPD)

prezidanto de la konsilo dr-o Werner Sobetzko (CDU)


Kulturo kaj vidindaĵoj

Muzeoj

  • Naumann-muzeo, unika muzeo en la mondo pri historio de ornitologio.
  • Historia Muzeo, en Lugwigkonstruaĵo de la kastelo de Köthen kun kastela preĝejeto, spegula salono, apotekista volbaĵo, "Ŝtona Vojo" kaj Bach-memorejo en Ruĝa kaj Verda Ĉambroj.

Konstruaĵoj

preĝejoj:

  • Sankta Agnus (origine lutherana)
  • Sankta Jakob (origine reformita)
  • Sankta Maria
  • Sankta Anna
  • Martin-preĝejo

Pri la origine lutherana respektive reformita aspekto de la preĝejoj hodiaŭ nur iom memorigas la ena ekipaĵo. La diservojn oni festas en ambaŭ preĝejoj laŭ Agendo de la Unuigita Evangelia Landa Eklezio de Anhalto (Agende der unierten Landeskirche Anhalt).

  • kastelo
  • Bachmemoraĵo
  • Halle-a Turo
  • Magdeburga Turo
  • Leonoapoteko

Parkoj

enirejo de Zoologia Ĝardeno
  • Zoologia Ĝarden(et)o Köthen
  • Fazanejo
  • Pacoparko
  • Ziehte-arbustejo
  • Kastela Parko

Edukado

En Köthen estas la administrejo de la altlernejo Hochschule Anhalt. En Köthen oni povas studi la teknikajn fakojn. Alia edukejo estas lernejo por profesioj Berufliches Schulzentrum.


Famuloj

Gefiloj de la urbo

Pliaj konataj personoj, kiuj havas ligojn al Köthen


TTT-ligoj