Saltu al enhavo

Viktorina epoko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|upright=1.4|<center>la brita reĝino Victoria dum sia 50-jara tronjubileo '''Viktorina Epoko''' (aŭ ''Viktorina Erao'') en la [[historio de Bri...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:


Dum la 1870-aj jaroj komenciĝis la "erao de [[imperialismo]]", en kiu Britio estis en forta politika konkurenco kun aliaj [[koloniismo|koloniismaj]] potencoj de Eŭropo.
Dum la 1870-aj jaroj komenciĝis la "erao de [[imperialismo]]", en kiu Britio estis en forta politika konkurenco kun aliaj [[koloniismo|koloniismaj]] potencoj de Eŭropo.

== Vidu ankaŭ ==
* la artikolon pri la satira [[romano]] [[Erevono]] de [[Samuel Butler (romanisto)|Samuel Butler]] pri la socio de la Viktorina epoko, kiu post sia publikigo ankaŭ furoris en Esperanto.


== Retaj ligiloj ==
== Retaj ligiloj ==

Kiel registrite je 08:06, 31 jan. 2009

la brita reĝino Victoria dum sia 50-jara tronjubileo

Viktorina Epoko (aŭ Viktorina Erao) en la historio de Britio nomatas la longa tempo de la regado de la brita reĝino Viktorino inter la jaroj 1837 ĝis 1901.

Dum tiu epoko floris la ekonomio de Britio. Tion precipe kaŭzis la fakto, ke la industria revolucio nun ankaŭ atingis la ekonomiajn branĉojn minado kaj konstruado de maŝinoj, kaj sekve dum multaj jardekoj Britio teknologie estis pliprogresinta ol la aliaj ŝtatoj de Eŭropo. Krome precipe la disvastiĝo de la fervoja reto havis grandajn infrastrukturajn sekvojn. De la kreskanta bonstato aparte profitis religie kaj morale disciplinoplena meza socia tavolo.

Kvankam laŭ la nomo de la epoko oni povus supozi aliel, la brita reĝino Viktorino mem apenaŭ havis politikan influon (malsame ol Elizabeto la 1-a en la Elizabeta epoko). La interna politiko de Britio dum la epoko sukcesis eviti revoluciajn sociajn ŝanĝojn, kiuj aparte meze de la jarcento – kerne dum la jaroj 1848 kaj [1849]] – skuis preskaŭ ĉiujn aliajn ŝtatojn de Eŭropo. Pro ŝanĝoj de la balota leĝaro kaj de la administra strukturo granda parto de la loĝantaro ekpartoprenis en la politika vivo de la ŝtato. En aliaj sociaj temaroj, aparte pri sano kaj eduko, tamen reformoj nur tre malrapide progresis. Inter la jaroj 1845 kaj 1848 la loĝantaro de Irlando suferis pri granda malsatokrizo.

Dum la 1870-aj jaroj komenciĝis la "erao de imperialismo", en kiu Britio estis en forta politika konkurenco kun aliaj koloniismaj potencoj de Eŭropo.

Vidu ankaŭ

  • la artikolon pri la satira romano Erevono de Samuel Butler pri la socio de la Viktorina epoko, kiu post sia publikigo ankaŭ furoris en Esperanto.

Retaj ligiloj