Saltu al enhavo

Serpentoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{redaktata|Kani}}
{{Taksonomio
{{Taksonomio
|nomo = Serpentoj
|nomo = Serpentoj

Kiel registrite je 13:39, 28 mar. 2021

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Serpentoj
Troveblo de fosilioj: kretaceo - ĉi-epoke
Aspido, Naja haje
Aspido, Naja haje
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Serpentoj Serpentes
Linnaeus, 1758
Aniliidae
Anomochilidae
Boaedoj Boidae
Bolyeriidae
Cylindrophiidae
Loxocemidae
Pitonedoj Pythonidae
Tropidophiidae
Uropeltidae
Xenopeltidae
Anomalepididae
Leptotyphlopidae
Typhlopidae
Akroĥordedoj Acrochordidae
Atractaspididae
Kolubredoj Colubridae
Elapedoj Elapidae
Marserpentoj Hydrophiidae
Viperedoj Viperidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Serpentoj (Ophidia = Serpentes) estas subordo de karnovoraj skvamuloj el klaso de reptilioj (rampuloj). La plej gravaj familioj estas kolubredoj kaj viperedoj. El grandaj sufokserpentoj la plej konataj estas la boaoj, anakondoj kaj pitonoj.

La serpentoj estas vertebruloj sen piedoj kun longa maldika korpo tegita per skvamoj. Ili distingeblas el la senkruraj lacertoj pro manko de brovoj kaj de eksteraj oreloj. Kiel ĉe aliaj skvamuloj ili estas ektotermaj, amniulaj vertebruloj kovritaj de kongruaj skvamoj. Multaj specioj de serpentoj havas kraniojn kun kelkaj pliaj kuniĝoj ol ĉe siaj lacertaj prauloj, kio permesas ilin engluti predojn multe pli grandajn ol siaj kapoj danke al siaj tre moveblaj makzeloj. Por aranĝi siajn mallarĝajn korpojn, la paraj organoj de serpentoj (kiaj renoj) estas unu antaŭ la alia anstataŭ unu flanke de alia, kaj plej havas nur unu funkciantan pulmon. Kelkaj specioj plutenas pelvon kun paro de restantaj ungoj ambaŭflanke de la kloako.

Vivantaj serpentoj troviĝas ĉe ĉiu kontinento escepte Antarkton, kaj ĉe plej pli malgrandaj termasoj — esceptoj estas kelkaj grandaj insuloj, kiaj ĉe Irlando kaj ĉe Novzelando, kaj multaj malgrandaj insuloj de Atlantiko kaj centra Pacifiko.[1] Aldone, marserpentoj estas disvastigitaj tra la Hinda kaj Pacifika Oceanoj. Oni agnoskas pli ol 20 familioj nuntempe, enhavantaj ĉirkaŭ 500 genrojn kaj ĉirkaŭ 3,400 speciojn.[2][3] Ili gamas laŭ grando el la eta, 10 cm-longa Leptotyphlops carlae al la Retbilda pitono de ĝis 8.7 m en longo.[4][5] La fosilia specio Titanoboa cerrejonensis estis 15 m longa. Serpentoj supozeble estas evoluintaj el ĉu nestaj aŭ akvaj lacertoj dum la mezo de la Kretaceo, kaj la plej fruaj konataj fosilioj datas el ĉirkaŭ 112 Ma. La diverseco de modernaj serpentoj aperis dum la Paleoceno (ĉ 66 al 56 Ma). La plej malnovaj konservitaj priskriboj de serpentoj povas troviĝi en la Papiruso Brooklyn.

Ili vivas kiel rabobestoj. Kelkaj serpentoj estas venenaj, aliaj sian predon strangolas. Plej specioj estas nevenenaj kaj tiuj kiuj havas venenon uzas ĝin ĉefe por mortigi kaj reteni predon pli ol por mem-defendo. Kelkaj havas venenon sufiĉe povan por kaŭzi doloran vundon aŭ morton al homoj. Nevenenaj serpentoj ĉu englutas predon vivajn aŭ mortigas per sufoko.

En ledo-industrio estas uzata serpenthaŭto, karakterizata per ŝildetoj.

Etimologio

La termino serpento estas el franca, kaj siavice el hind-eŭropa *serp- (rampi),[6] kio produktas ankaŭ la vorton el la antikva greka hérpō (ἕρπω) "mi rampas".

Evoluo

Distribuado

Proksimuma monda distribuado de serpentoj, malhele marserpentoj.
Proksimuma monda distribuado de serpentoj, malhele marserpentoj.

Estas ĉirkaŭ 2,900 specioj de serpentoj kun teritorioj tiom for norde kiom ĝis la Arkta Cirklo en Skandinavio kaj sude tra Aŭstralio.[7] Serpentoj povas troviĝi ĉe ĉiu kontinento escepte Antarkton, en la maro, kaj tiom alte kiom ĝis 4,900 m en Himalajo de Azio.[7][8] Estas nombraj insuloj el kiuj serpentoj estas forestaj, kiaj ĉe Irlando, Islando, kaj Novzelando[1][8] (kvankam la akvoj de Novzelando estas neofte vizitita de Pelamis platura aŭ flavventra marserpento kaj de Laticauda colubrina).[9]

Taksonomio

Specioj

Biologio

Plenkreska Barbadosa fadenserpento, Leptotyphlops carlae, sur monero de kvarono da usona dolaro.

Grando

La nuna formortinta Titanoboa cerrejonensis estis 12–15 m longa. Kompare, la plej grandaj vivantaj serpentoj estas la Retbilda pitono, nome kies la plej longa registrita specimeno mezuris ĉirkaŭ 9 m longe, kaj la anakondo Eunectes murinus, kies mezuroj estas 7.5 m longe[10] kaj estas konsiderata la plej peza serpento surtere.

Ĉe la alia pìnto de la gamo, la plej malgranda vivanta serpento estas la Leptotyphlops carlae, kun longo de ĉirkaŭ 10 cm.[11] Plej serpentoj estas tre malgrandaj animaloj, proksimume ĝis 1 m longaj.[12]

Sentoj

Flaro
Serpentoj uzas flaradon por lokigi predon. Ili flaras uzante sian bifida lango por kolekti aerportatajn erojn, poste pasante ili al la vomeronaza organoorgano de Jacobson en la buso por ekzamenado.[13] La bifideco (forkoforma) en la lango donas al serpentoj specon de direktila sento de flarado kaj gusto samtempe.[13] Ili tenas siajn langojn konstante movaj, kaptante partiklojn el la aero, grundo, kaj akvo, analizante la trovitajn kemiaĵojn, kaj determinante la eston de predo aŭ predantoj en la loka medio. Ĉe akvoloĝantaj serpentoj, kiaj la anakondo, la lango funkcias efike eĉ sub akvo.[13]
Vido
La vidkapablo de serpentoj ege varias, el kapablo nur por distingi lumon el malhelo al akra vidkapablo, sed la ĉefa tendenco estas ke ties vidkapablo estas taŭga kvankam ne akuta, kaj permesas ilin lokigi movojn.[14] Ĝenerale, vidkapablo estas plej bona en arboloĝantaj serpentoj kaj pli malforta ĉe nestotruaj serpentoj. Kelkaj serpentoj, kiaj la Azia vinserpento (genro Ahaetulla), havas duokulan vidkapablon, kun ambaŭ okuloj kapablaj fokusiĝi al la sama punkto. Plej serpentoj fokusas per movado de la kristalino reen kaj jenen rilata al la retino, dum ĉe la grupoj de aliaj amniuloj, la kristalino estas etenda. Multaj noktaj serpentoj havas disigitajn pupilojn dum dumtagaj serpentoj havas rondoformajn pupilojn.
Termografia bildo de serpento manĝanta muson.
Infraruĝa sensiveco
Truviperoj, pitonoj, kaj kelkaj boaoj havas infraruĝajn sensilojn (sento-ricevilojn) en profundaj fendoj de la muzelo, kiuj permesas ilin "vidi" la radian varmon de varmo-sangaj predomamuloj. Ĉe truviperoj la fendoj estas situantaj inter la naztruoj kaj la okuloj, en granda "truo" ĉe ĉiu flanko de la kapo. Aliaj infraruĝ-sensivaj serpentoj havas multoblajn, pli malgrandajn lipotruojn linie ĉe la supra lipo, ĝuste sub la naztruoj.[13]
Vibrosensiveco
La parto de la korpo en rekta kontakto kun la grundo estas tre sensiva al vibrado; tiele, serpento povas senti aliajn alproksimiĝintajn animalojn per detektado de svagaj vibradoj en la aero kaj surgrunde.[13]
Linia diagramo el la verko de G.A. Boulenger nome Fauna of British India (1890) ilustraciante la terminaron de ŝildoj en la kapo de serpento.

Kutimaro

Bildaro

En kulturo

Eva kaj la serpento en pentraĵo de Lucas Cranach la Maljuna.

Serpentoj delonge estis bone konataj kaj klara simbolo en multaj kulturoj. En la biblia Genezo "la serpento" jam aperis kiel simbolo de la malbono kaj la diablo kiu tentas la unuan virinon nome Eva kiu siavice komplicigas la unuan viron nome Adamo: ili pekas kaj pro tio la unuaj homoj (do, la tuta homaro) estas kondamnita de Dio. Same Dio kondamnas kaj malbenas la serpentojn, kiu trenos sin sur sia brusto, kaj estos malamikeco inter serpento kaj virino; serpento mordos ŝian kalkanon; sed virino rompos ties kapon. [15]

Tiu biblia rakonto inspiris la bildaron de la Katolika Eklezio kiu reprezentas la Virgulinon Maria kiel Senmakula koncipiĝo piedpremanta serpenton kiel rakontita en Genezo, sed la reptilio anstataŭ mordi ŝian kalkanon montras pomon enbuŝe kiel memorilo de la tento. Foje oni reprezentis ankaŭ Jesuon piedpremanta serpenton, sed ne inspirita en la geneza rakonto, sed kiel reprezento de lukto inter la bono kaj la malbono, kaj tiu simbolo ankaŭ estas aplikebla al la Virgulino Maria.

Ene de judismo kaj sekve de kristanismo estas ankaŭ aliaj versioj kiuj povas estis konsiderataj kontraŭdiraj: kelkaj teologoj bazitaj sur historio de Moseo en la biblia rakonto, por liberigi la hebrean popolon, rakontas, ke Dio konvertis la bastonon de Moseo en serpento ekde la mezo de la brulanta rubuso. Laŭ tiu historio, oni interpretas, ke Dio tra Moseo montris sian furion kontraŭ la egipta popolo kaj kontraŭ la Faraono. En tio kelkaj teologoj konsideras, ke la bastono de Moseo, estas serpento de aspekto pozitiva kaj samtempe mirakla.

En la Antikva Egipto, Uaĝet (la kobro) estis la «Senjorino de la Ĉielo», simbolo de la arda varmo de la Suno kaj de la flamo de fajro. Ĝi reprezentis la forton de la kresko, de la fekundeco de la grundo kaj de la akvo en la egipta mitologio. Estis la diino protektanta de la Malsupra Egipto kaj de la faraono. Tamen, la serpento Apofiso estis la simbolo de la malicaj fortoj kiuj loĝas en la Duato, kaj klopodis reteni la sunboaton de Reo.

En la Antikva Proksima Oriento oni konsideris la serpenton animalo de longa vivodaŭro, bonfara kaj saniga, de tie la emblemo de la kaduceo.[16]

En Malproksima Oriento la serpento estas konsiderata sankta animalo, dia kaj protektanto kontraŭ la negativaj energioj, kiu reprezentas forton, energion kaj saĝecon. Krome ĝi estas adorata ĉefe ene de la hinduisma kulturo. Por ekzemplo, dum en kristanismo, la Sankta Spirito estas reprezentata kiel blanka kolombo, la similenhava Dio Ŝivo estas reprezentata kiel serpento, nome kiel kobro.

Ankaŭ la Kulturo de Ĉinio konsideras ĝin protektanta estaĵo; bilda ekzemplo de tio estas en la Granda Ĉina Muro konstruita sur montara tereno kaj situa en la centro de flava koloro. Ĝi estis reprezentata ankaŭ pare de la Drako, kiel simbolo de kelkaj el la orientaj batalartoj. En tiu animalo, inspiriĝis diversaj metodoj de persona defendo en la jarmila Ĉinio, ĉefe kreitaj kaj rekreitaj de majstroj aŭ sensejoj (batalartaj artistoj). Krome ene de la ĉina astrologio, la Signo de la Serpento, okupas la 6an lokon kaj kiel la sukceda parto de la Signo de la Drako, laŭ la ĉina filozofio ĝi ankaŭ formas parton de la Jino kaj Jango.

Kecalkoatlo (maldekstre, kun serpento antaŭ vizaĝo] kaj Teskatlipoka.

Simile, ankaŭ en Ameriko serpentoj estis adorataj de granda parto de la kulturoj tie florintaj. En Mezameriko, la plej fama ekzemplo estas tiu de la dio [[Kecalkoatlo (Mezameriko), nome la Plumhava serpento, Kukulkano por la Majaoj. En Sudameriko ekzistas la mita figuro de Amaru aŭ flugilhava serpento, tre antikva dio kaj de granda gravo en la mondokompreno de la popoloj Keĉua kaj Ajmaroj. En la kulturo de Mapuĉoj oni priskribas du potencajn estaĵojn kun formo de mitaj serpentoj nome Trentren Vilu kaj Caicai Vilu; el kiuj Caicai-Vilu estas "marserpento" kiu havas la povon domini la maron kaj ĉion rilatan al tio, kaj Trentren-Vilu estas "terserpento" kiu havas la povon domini la teron, kaj ties vulkanojn.

En la antikva Romo, la dio Asklepio (dio de la medicino) adoptis formon de serpento.

La bazilisko estas foje reprezentata en kelkaj kulturoj kiel granda serpento kun makulo en la kapo kun formo de krono, kiu per rigardo, se rekta, kapablas mortigi, kaj, se nerekta, ŝtonigas.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 (1994) Roland Bauchot: Snakes: A Natural History. New York: Sterling Publishing Co., Inc.. ISBN 1-4027-3181-7.
  2. Serpentes. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  3. listo de serpentaj specioj ĉe Reptile Database. Accessed 22 May 2012.
  4. Murphy; Henderson, JC; RW. (1997) Tales of Giant Snakes: A Historical Natural History of Anacondas and Pythons. Florida, USA: Krieger Pub. Co. ISBN 0-89464-995-7.
  5. Mehrtens, JM. (1987) Living Snakes of the World in Color. New York: Sterling Publishers. ISBN 0-8069-6460-X.
  6. Definition of serpent. Merriam-Webster Online Dictionary. Alirita 12 October 2006.
  7. 7,0 7,1 Sanchez A. "Diapsids III: Snakes". Father Sanchez's Web Site of West Indian Natural History. Arkivita el la originalo en 27a de Novembro 2007. Alirita la 28an de Marto 2021.
  8. 8,0 8,1 Conant R, Collins JT. 1991. A Field Guide to Reptiles and Amphibians: Eastern and Central North America. Houghton Mifflin, Boston. 450 pp. 48 plates. ISBN 0-395-37022-1.
  9. Natural History Information Centre, Auckland War Memorial Museum Natural History Questions. Auckland War Memorial Museum Ŝablono:Pipe Tamaki Paenga Hira. Auckland War Memorial Museum. Alirita 26a Aprilo 2012.
  10. CTV: Ancient, gargantuan snakes ate crocs for breakfast. Ctv.ca. Alirita 2013-03-08.
  11. S. Blair Hedges (August 4, 2008). “At the lower size limit in snakes: two new species of threadsnakes (Squamata: Leptotyphlopidae: Leptotyphlops) from the Lesser Antilles”, Zootaxa (PDF) 1841, p. 1–30. Alirita 2008-08-04.. 
  12. COI:10.1554/0014-3820(2003)057[0345:EEFAOB]2.0.CO;2
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 Cogger(1991), p. 180.
  14. "Reptile Senses: Understanding Their World".
  15. Genezo 3:15
  16. 1912-, Tournay, Raymond Jacques,; 1933-2004., Shaffer, Aaron, (1994). L'épopée de Gilgamesh. Éditions du Cerf. p. 245. ISBN 9782204050036. OCLC 31683281.

Bibliografio

  • Behler, John L.; King, F. Wayne (1979). The Audubon Society Field Guide to Reptiles and Amphibians of North America. New York: Alfred A. Knopf. p. 581. ISBN 0-394-50824-6.
  • Bullfinch, Thomas (2000). Bullfinch's Complete Mythology. London: Chancellor Press. p. 679. ISBN 0-7537-0381-5. [1]
  • Capula, Massimo; Behler (1989). Simon & Schuster's Guide to Reptiles and Amphibians of the World. New York: Simon & Schuster. ISBN 0-671-69098-1.
  • Coborn, John (1991). The Atlas of Snakes of the World. New Jersey: TFH Publications. ISBN 978-0-86622-749-0.
  • Cogger, Harold; Zweifel, Richard (1992). Reptiles & Amphibians. Sydney: Weldon Owen. ISBN 0-8317-2786-1.
  • Conant, Roger; Collins, Joseph (1991). A Field Guide to Reptiles and Amphibians Eastern/Central North America. Boston: Houghton Mifflin Company. ISBN 0-395-58389-6.
  • Deane, John (1833). The Worship of the Serpent. Whitefish, Montana: Kessinger Publishing. p. 412. ISBN 1-56459-898-5. [2]
  • Ditmars, Raymond L (1906). Poisonous Snakes of the United States: How to Distinguish Them. New York: E. R. Sanborn. p. 11.
  • Ditmars, Raymond L (1931). Snakes of the World. New York: Macmillan. p. 11. ISBN 978-0-02-531730-7.
  • Ditmars, Raymond L (1933). Reptiles of the World: The Crocodilians, Lizards, Snakes, Turtles and Tortoises of the Eastern and Western Hemispheres. New York: Macmillan. p. 321.
  • Ditmars, Raymond L; W. Bridges (1935). Snake-Hunters' Holiday. New York: D. Appleton and Company. p. 309.
  • Ditmars, Raymond L (1939). A Field Book of North American Snakes. Garden City, New York: Doubleday, Doran & Co. p. 305.
  • Freiberg, Dr. Marcos; Walls, Jerry (1984). The World of Venomous Animals. New Jersey: TFH Publications. ISBN 0-87666-567-9.
  • Gibbons, J. Whitfield; Gibbons, Whit (1983). Their Blood Runs Cold: Adventures With Reptiles and Amphibians. Alabama: University of Alabama Press. p. 164. ISBN 978-0-8173-0135-4.
  • Mattison, Chris (2007). The New Encyclopedia of Snakes. New Jersey: Princeton University Press. p. 272. ISBN 978-0-691-13295-2.
  • McDiarmid, RW; Campbell, JA; Touré, T (1999). Snake Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference 1. Herpetologists' League. p. 511. ISBN 1-893777-00-6.
  • Mehrtens, John (1987). Living Snakes of the World in Color. New York: Sterling. ISBN 0-8069-6461-8.
  • Nóbrega Alves, RôMulo Romeu; Silva Vieira, Washington Luiz; Santana, Gindomar Gomes (2008). "Reptiles used in traditional folk medicine: conservation implications". Biodiversity and Conservation 17 (8): 2037–2049. doi:10.1007/s10531-007-9305-0.
  • Romulus Whitaker (1996). நம்மை சுட்ரியுள்ள பாம்புகள் (Snakes around us, Tamil). National Book Trust. ISBN 81-237-1905-1.
  • Rosenfeld, Arthur (1989). Exotic Pets. New York: Simon & Schuster. p. 293. ISBN 978-0-671-47654-0.
  • Spawls, Steven; Branch, Bill (1995). The Dangerous Snakes of Africa. Sanibel Island, Florida: Ralph Curtis Publishing. p. 192. ISBN 0-88359-029-8.

Eksteraj ligiloj