Dalibor Brozović
Dalibor Brozović | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1927 en Sarajevo |
Morto | 19-an de junio 2009 (81-jaraĝa) en Zagrebo |
Tombo | Mirogoj, Division RKT, site 52, class I, #156 45° 50′ 16″ Nordo 15° 59′ 08″ Oriento / 45.837781 °N, 15.985519 °O (mapo) |
Lingvoj | Esperanto • kroata |
Ŝtataneco | Kroatio |
Alma mater | Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Nevenka Košutić Brozović (en) |
Infano | Dunja Brozović-Rončević (en) |
Parencoj | Ranko Matasović (mul) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto esperantisto politikisto |
Dalibor BROZOVIĆ (Sarajevo, 28-an de julio 1927 - Zagrebo, 19-an de junio 2009[1]) estis kroata esperantisto kaj lingvisto.
Post la lingvostudoj ĉe la Universitato de Zagrebo (kroata lingvo kaj jugoslaviaj literaturoj, italaj lingvo kaj literaturo) doktoriĝis pri filologia scienco en Zagrebo (1957) kun pridialektologia temo. Lektoris ĉe Filozofia fakultato en Ljubljana (Slovenio, 1953-1956), estis universitata profesoro ĉe Filozofia fakultato en Zadar (Kroatio, 1956-1990). Kiel lingvisto li okupiĝis pri genetika lingvistiko, kroata kaj slava fonologioj, precipe akcentologio, interlingvistiko, lingvistika tipologio, teorio de normlingvoj k.s. Ekde 1975 membro kaj ekde 1986 regula membro de Kroatia Akademio de Sciencoj kaj Artoj (ĝis 1991 ĝi nomiĝis Jugoslavia Akademio de Sciencoj kaj Artoj), ekde 1986 membro de Makedonia Akademio de Sciencoj kaj Artoj, ekde 1989 membro de Academia Europaea, Londono. Membro de la redakcioj de Ĝeneralslava lingvistika atlaso (Moskvo, ekde 1964) kaj Eŭropa lingvistika atlaso (Florenco-Moskvo, ekde 1983). Gastprofesoro ĉe Universitato de Miĉigano, Ann Arbor en 1969 kaj Universitato Regensburg (Bavario) en 1971.
Vicprezidanto de la partio Kroata Demokrata Unuiĝo (kroatlingve: Hrvatska demokratska zajednica - HDZ) ekde ties fondiĝo en 1989. Vicprezidanto de Respubliko Kroatio en 1990. Direktoro de Leksikografia Instituto "Miroslav Krleža" en Zagrebo ĝis 1991. Esperantistiĝis en 1946, verkis porokazan Esperantan poezion, tradukis poezion el la kroata kaj makedona lingvoj en Esperanton. Membro de Honora patrona komitato de UEA. Prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo ekde 1992. Prezidanto de LKK de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto (Zagrebo, 2001).[2]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Trovu « Dalibor Brozović » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |