Ytterby
Koordinatoj: Koordinatoj: 59° 25′ 34.4″ N 18° 21′ 11.6″ O / 59.426222 °N, 18.353222 °O (mapo)
La minejo de Ytterby ([ˈytːerˌbyː] 'plej ekstera vilaĝo') situas sur la insulo Resarö en la komunumo Vaxholm en la Stokholma arkipelago, proksimume 20 km nordoriente de Stokholmo. Ekde la 18-a jarcento oni akiris en tiu minejo feldspaton uzatan en la produktado de porcelano kaj vitro. La minejo estis uzata ĝis 1933.
En forĵetaĵoj de tiu minejo oni malkovris mineralon enhavantan dek antaŭe nekonatajn kemiajn elementojn, nome rarajn terojn, kaj la loknomo Ytterby servis kiel fonto por la nomoj de kvar el tiuj, nome itrio, terbio, erbio kaj iterbio. La kromaj estas gadolinio, tulio, skandio, holmio, disprozio kaj lutecio.
Historio de malkovroj
redaktiEn 1787, la amatora geologo Carl Axel Arrhenius trovis tie inter la forĵetaĵoj nekutime pezan nigran ŝtonon, de kiu li sendis specimenojn al pluraj konataj kemiistoj por analizo. Plej bone sukcesis la finnlanda Johan Gadolin, kiu eltrovis, ke la specimeno enhavas antaŭe nekonatan ”terspecon” (oksidon), kiun li nomis ytterbia (1794), poste ankaŭ nomata yttria. Ĝia pura formo poste ricevis la nomon gadolinito, kaj ĝia formulo estas Be2FeY2Si2O10. (Ĝi fakte ne enhavas la elementon gadolinio kiel esencan konsistaĵon.) Gadolin estas konsiderata la malkovranto de itrio (Y).
La sinsekvo de la elementoj poste malkovritaj en ytterbia estas la jena:
- En 1843 la sveda kemiisto Carl Gustaf Mosander izolis la elementon itrio (Y, 39) kaj distingis du kromajn, kiujn li nomis terbium kaj erbium.
- En 1878 la sviso Jean-Charles Galissard de Marignac distingis en la erbium de Mosander du elementojn, kiujn li nomis erbium kaj ytterbium.
- En 1879 la svedo Per Teodor Cleve malkovris en la erbium de Marignac krom erbio (Er, 68) la elementon tulio (Tm, 69) kaj distingis krome holmium.
- En 1879 la svedo Lars Fredrik Nilson malkovris en la ytterbium de Marignac la elementon skandio (Sc, 21) kaj distingis krome ytterbium.
- En 1886 Jean-Charles Galissard de Marignac malkovris en la terbium de Mosander la du elementojn terbio (Tb, 65) kaj gadolinio (Gd, 64).
- En 1886 la franco P.E. Lecoq de Boisbaudran malkovris en la holmium de Cleve la elementon disprozio (Dy, 66) krom holmio (Ho, 67).
- En 1907 la franco Georges Urbain malkovris ke la ytterbium de Nilsson konsistas el du elementoj, iterbio (Yb, 70) kaj lutecio (Lu, 71).
Eksteraj ligiloj
redakti- Peter van der Krogt The Discovery and Naming of the Rare Earths.
- Carl-Hugo Blom [1] (arkivita paĝo svedlingva pri la historio de la minejo.)