Internacia tago de virinoj
Internacia tago de virinoj (aŭ virina tago) estas internacia tago festata la 8-an de marto ĉiujare. Tiu ĉi tago estas grava festotago pri la atingitaj ekonomiaj, politikaj kaj sociaj rezultoj de virinoj. Oni ankaŭ rememoras tiun tagon pro la incendio en la Fabriko Triangulo (en Novjorko, Usono, 1911), kie perdis la vivon pli ol 140 virinoj. La ideo pri tiu festotago estiĝis ĉe trapaso de la 20-a jarcento, kiam la rapida monda industriiĝo kaj ekonomia ekspansio kondukis al protestoj por pli bonaj laborejaj kondiĉoj.
Simbolo
redaktiEn multaj landoj la simbolo de la internacia tago de virinoj estas branĉeto de akacio.
Historio
redaktiProtestoj okazadis la 8-an de marto dum la sekvantaj jaroj kaj Usono konsideris la 8-an de marto kiel virinan tagon. La 2-a Internacia Socialista Virina Konferenco en 1910 (en Kopenhago) akceptis la proponon de Clara Zetkin, ke ĉiujare la 8-a de marto estu dediĉita bataltago por la socia, politika, ekonomia kaj familia egalrajteco de virinoj. La unua Internacia tago de Virinoj en la sekvanta jaro estis granda sukceso kun pli ol unu miliono da partoprenantoj. Tiun sukceson ombris tragedio tiumonate, kiam la 25-an de marto 1911 en la incendio en la Fabriko Triangulo mortis pli ol 140 teksaĵlaboristinoj.
La Unuiĝintaj Nacioj oficialigis la tagon en 1977 invitante ĉiun landon en la mondo festi tiun tagon por la rajtoj de virinoj.
Kelkaj datoj
redakti- 1910: En Kopenhago, dum la Internacia Socialista Virina Konferenco, laŭ propono de Clara Zetkin, oni decidis ideon pri internacia virina tago.[1]
- marto 1911: Unu miliono da virinoj protestmarŝis en Eŭropo.
- 8-a de marto 1913: Rusaj virinoj organizis kaŝitajn renkontiĝojn.
- 8-a de marto 1914: Virinoj postulis voĉdonrajton en Germanio.
- 8-a de marto 1915: En Oslo, virinoj defendis siajn rajtojn kaj postulis pacon.
- 8-a de marto 1917: «Februara revolucio» en Rusio. En Sankt-Peterburgo, laboristinoj protestmarŝis por postuli panon kaj hejmenvenon de la edzoj el la unua mondmilito.
- 8-a de marto 1921: Lenin deklaris la 8-an de marto virina tago.
- 1924: La tago estis unufoje celebrita en Ĉinio.
- 1946: La tago estis unufoje celebrita en Orient-Eŭropo.
- 8-a de marto 1947: Léon Blum salutis la gravan rolon de virinoj dum la rezist-milito kontraŭ nazioj
- 8-a de marto 1977: La Unuiĝintaj Nacioj oficialigis la Internacian tagon de virinoj.
- 8-a de marto 1982: Oficiala statuso de la tago en Francio.
- De 2006 japanaj virinoj batalas kontraŭ la abolo de la 9a kontraumilita artikolo de la japana konstitucio. Okaze de la internacia tago de virinoj Esperantaj pacmesaĝoj, aparte kontraŭ atombomboj, en la tuta mondo estas tradukitaj en la japanan kaj ekspoziciitaj en Hiroŝimo.
Virina tago kaj politiko
redaktiInter 1933 kaj 1945 la tago estis malpermesita en Germanio, pro la partopreno de la socialistoj en la kreado de la tago. Samtempe oni festegis la patrinan tagon, kiu pli bone korespondis al la nazia virina idealo (virino = patrino). Pro sia deveno, la tago estis pli festita post 1945 en Orient-Eŭropo dum en okcidenta Germanio ĝi havis nur malaltan rolon kompare al la patrina tago kaj la tago de Sankta Valentino.
Oficialaj temoj de UN
redaktiUnuiĝintaj Nacioj aldonis jenajn temojn al la tago:
- 1996 Festante la Pasintecon, Planante por la Estonteco
- 1997 Virinoj kaj la Paco-Tablo
- 1998 Virinoj kaj Homaj Rajtoj
- 1999 Mondo Libera de Perforto Kontraŭ Virinoj
- 2000 Virinoj Unuigantaj por Paco
- 2001 Virinoj kaj Paco: Virinoj Administrantaj Konfliktojn
- 2002 Afganaj Virinoj Hodiaŭ: Realaĵoj kaj Ŝancoj
- 2003 Seksa egalrajteco kaj celoj de la jarmilo por disvolviĝo
- 2004 Virinoj kaj aidoso
- 2005 Seksa egalrajteco post 2005, konstruo de pli sekura estonto
- 2006 Virinoj kaj decidoj, defioj, ŝangokreado
- 2007 Fino de la nekondamno de perfortoj de virinoj kaj junulinoj
- 2008 Investante en Virinoj kaj Knabinoj
- 2009 Virinoj kaj Viroj Kunigitaj por Fini Perforton Kontraŭ Virinojn kaj Knabinojn
- 2010 Egalaj Rajtoj, Egalaj Ŝancoj: Progreso por Ĉiuj
- 2011 Egala Aliro al Edukado, Trejnado kaj Scienco kaj Teknologio: Vojo al Deca Laboro por Virinoj
- 2012 Povigu Kamparajn Virinojn, Finu Malriĉecon kaj Malsaton
- 2013 A Promise is a Promise: Time for Action to End Violence Against Women
- 2014 Egaleco por Virinoj estas Progreso por Ĉiuj
- 2015 Povigi Virinojn, Povigi Homaron: Bildu ĝin!
- 2016 Planedo 50-50 antaŭ 2030: Rapidu por Seksegaleco
- 2017 Virinoj en la Ŝanĝiĝanta Laborista Mondo: Planedo 50-50 antaŭ 2030
- 2018 Tempo Nun: Kamparaj kaj urbaj aktivuloj transformas virinajn vivojn
- 2019 Pensu Egala, Konstruu Lerte, Novigu Por Ŝanĝo
- 2020 "Mi estas Generacia Egaleco: Realigi Virinajn Rajtojn"
- 2021 Virinoj en gvidado: Atingi egalan estontecon en mondo KOVIM-19
- 2023 Pro digitala mondo: Novigo kaj teknologio por seksa egaleco[2]
Feritago
redaktiLa internacia tago de virinoj estas feritago en Afganio, Angolo, Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Burkino, Ĉinio (nur por virinoj), Eritreo, Gvineo-Bisaŭo, Kamboĝo, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kolombio, Kubo, Laoso, Madagaskaro (nur por virinoj), Moldavio, Mongolio, Nepalo, Rusio, Taĝikio, Turkmenio, Ugando, Ukrainio, Uzbekio, Vjetnamio kaj Zambio.
Esperanto-movado
redaktiAktivas grupo de Esperantistoj en Hiroŝimo ĉiujare por kolekti solidarecajn mesaĝojn el la tuta mondo okaze de la virintago. Tiuj mesaĝoj estas tradukitaj al la japana kaj ekspoziciitaj dum diversaj okazaĵoj.
En 2010 alvenis al Hiroŝimo 344 mesaĝoj el 66 landoj.
En 2013 estis farita originala kanto por tiu tago. Woman, la forto de ĉiuj viroj , kantas Lucio Avitabile
Notoj
redakti- ↑ Sennaciulo, organo de SAT, marto 2005 Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 35, artikolo "historio de la Internacia Ina Tago"
- ↑ Deklaro de TEJO pri tiu temo
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Historieto de la 8a de marto (esperante) Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Historio de la Internacia tago de virinoj (germane) Arkivigite je 2007-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Virinoj en historio (germane) Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Internacia virina tago 2003, UNICEF
- Leteroj de famaj virinoj el la ŝtata biblioteko en Berlino Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Internacia virina tago en Rusio
- Virina tago (france)
- Historio de la 8-a de marto, portreto de virinoj (france)
- Internacia tago de virinoj 2007 en Kebekio Arkivigite je 2007-02-06 per la retarkivo Wayback Machine kaj en Kanado Arkivigite je 2018-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Internacia tago de virinoj 2005
- Internacia tago de virinoj 2006
- Internacia tago de virinoj (ttt-ejo de UN)