Valdis Dombrovskis
Valdis DOMBROVSKIS (naskiĝis la 5-a de aŭgusto 1971 en Rigo) estas latva politikisto. Li estas membro de la liberalisma konservativisma politika partio Jaunais Laiks ("nova erao", laŭlitere "juna tempo"). Ekde la 12-a de marto 2009 ĝis 2013 li estis la ĉefministro de Latvio. Ekde 2015 li membras en la Eŭropa Komisiono, unue Komisiono Juncker kaj poste la Komisionoj von der Leyen.
Dombrovskis studis fizikon en la Universitato de Latvio kaj ekonomikon en la Teknologia Universitato de Rigo. De 1995 ĝis 1996 li laboris en la instituto pri fiziko de la Universitato de Majenco en Germanio. Poste li dungiĝis en la Universitato de Latvio kaj la Universitato de Marilando en Usono.
Valdis Dombroskis apartenas al la partio Jaunais Laiks. De la 7-a de novembro 2002 ĝis la 9-a de marto 2004 li estis ministro pri financoj de Latvio en la registaro de Einars Repše. Ekde tiam li estas parlamentano de la frakcio Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj en la Eŭropa Parlamento. Post la demisio de la ĝistiama ĉefministro Ivars Godmanis li la 26-an de februaro 2009 de la prezidento Valdis Zatlers estis taskigita formi novan registaron. La 12-an de marto lia ministraro estis konfirmita de la latvia parlamento Saeima.
Privata vivo
redaktiEdziĝinta kun Ārija Dombrovska[1]. Lia familio parte estas pol-devena[2].