Tours
Tours, en esperanto Turo[1], estas grava urbo de Francio, lokita en la departemento Indre-et-Loire kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas la prefektejo de la departemento, sed ankaŭ la plej granda urbo de Centro.
Tours | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Ponto Wilson
| |||||
komunumo en Francio (1789–) urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Centro-Valo de Luaro | ||||
Departemento | Indre-et-Loire (prefektejo) | ||||
Arondismento | Tours (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||||
Komunumaro | Tours Métropole Val de Loire | ||||
| |||||
INSEE kodo | 37261 [+] | ||||
Poŝtkodo | 37000 / 37100 / 37200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 138 668 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 000 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 24′ N, 0° 41′ O (mapo)47.3927777777780.68833333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 0° 41′ O (mapo) | ||||
Alto | De 44 al 109 m | ||||
Areo | 34,67 km² (3 467 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tours (France) [+] | |||||
Laŭ la stato de 2022 en Turo vivis 138 668 loĝantoj sur areo de 34,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 000 loĝantoj/km², sed ĝi situas meze de urba areo entenanta pli ol 364 000 loĝantojn.
La urbo estas la historia centro de la malnova provinco Turlando (Touraine), kiun oni ofte hodiaŭ rigardas kiel la « ĝardenon de Francio » . En la franca lingvo, la loĝantoj de Tours nomiĝas Tourangeaux kaj Tourangelles. Tours estas trafluata de la Luaro, kies valo apartenas al la monda heredaĵo de UNESKO. Turo estas arta kaj historia urbo ekde 1988[2].
Geografio
redaktiLa areo de la komunumo estas granda je 34,36 km² kaj ĝia alteco varias inter 44 kaj 109 msm[3].
La Placo Jean Jaurès estas la plej centra placo de la urbo. Ĉirkaŭ ĝi staras interalie la urbodomo de Tours kaj la tribunalo (Palais de Justice).
Luaro la pli longa reviero de Francia trafluas la urbon.
Ĉirkaŭaj lokoj
redaktiJen estas la samlimaj komunumoj de Turo[4] :
Transporto
redaktiLa eksa tramo de Tours estas malaperinta transportsistemo kaj reto de tramoj, kiuj komunikigis la diversajn kvartalojn de Tours kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn de 1877 ĝis 1949. La tramreto estis forte damaĝita dum la Dua mondmilito kaj tute ĉesis funkcii en 1949. Ĝin tiam mallonge anstataŭis la trolebuso de Tours ĝis 1968.
La Trolebuso de Tours estas eksa publika transportsistemo de la franca komunumo Tours, ĉefurbo de la departemento Indre-et-Loire. Ĝi ekspluatis apartan specon de surpneŭmatikaj, elektraj veturiloj konataj kiel «trolebusoj» (france trolleybus). La reto komunikigis la diversajn kvartalojn de Tours kaj tri proksimajn komunumojn: La Riche okcidente, Saint-Cyr-sur-Loire norde kaj Saint-Pierre-des-Corps oriente.
Ĉirkaŭvojo kaj aŭtovojoj
redaktiTuro havas ĉirkaŭvojon, kiu nur duone ĉirkaŭas la urbon. Krome, 3 aŭtovojoj pasas apud Turo : la aŭtovojo A 10, la aŭtovojo A 85 kaj la aŭtovojo A 28.
Stacidomo
redaktiLa stacidomo de Tours kaj la stacidomo de Saint-Pierre-des-Corps estas gravaj stacidomoj. Turo estas ligita kun Parizo per la trajn-linio LGV Atlantique (TGV).
Flughaveno
redaktiEstas civila kaj militista flughaveno lokita en la komunumoj de Tours kaj de Parçay-Meslay.
Historio
redaktiEn 1920, dum la fama kongreso de Tours splitiĝis la Socialista Partio inter komunistoj kaj socialistoj
Listo de la urbestroj
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tours en la franca Vikipedio.
Listo de la urbestroj de 1945
Datoj de mandato | Nomo | Partio | Kvalito |
---|---|---|---|
1945-1947 | Jean Meunier | SFIO | Deputito de Indre-et-Loire (1936-1940 kaj 1945-1958) |
1947-1959 | Marcel Tribut | UDSR | |
1959-1995 | Jean Royer | RPR | Ministro de Pierre Messmer (1973-1974) Deputito de Indre-et-Loire (1958-1973 kaj 1976-1997) Departementa konsiliano de Indre-et-Loire (1961-1988) |
1995-2014 | Jean Germain | PS | Senatano de Indre-et-Loire de 2011 |
2014-2020 | Serge Babary | UMP | Departementa konsiliano de Indre-et-Loire de 2001 |
Vidindaĵoj
redaktiTours estas klasigfikita Arta kaj historia urbo de Francio. Ĝi enhavas 50 parkojn kaj ĝardenojn. Ĝi gajnis plurfoje la urban florkonkurson, iam en 2000, 2003, 2006 kaj 2009.
- Katedralo de Tours estas klasifikita Historia monumento.
Servoj
redaktiDemografio
redaktiLa komunumo nombris 137 850 loĝantojn en 2020.
1931 | 1936 | 1946 | 1954 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2012 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
78 585 | 83 753 | 80 044 | 83 618 | 92 944 | 128 120 | 140 686 | 132 209 | 129 509 | 132 820 | 136 942 | 134 978 |
(Fontoj : Ldh/EHESS/Cassini ĝis 1999[5]; INSEE ekde 2004[6][7])
Famuloj
redaktiPublikaj servoj
redakti- Gregorio de Tours (538-594)
- Berengaro de Tours (998-1088)
- Karlo Valois de Berry (1446-1472)
- Louise de la Vallière (1644-1710)
- Catherine Colonna (1956-)
Artoj
redakti- Jean Fouquet (1420-1481)
- Philippe Néricault Destouches (1680-1754)
- Louis Dutens (1730-1812)
- Honoré de Balzac (1799-1850)
- Georges Courteline (1858-1929)
- Paul Nizan (1905-1940)
- Jacques Villeret (1951-2005)
Sciencistoj
redaktiEsperanto
redaktiEn Turo okazis dufoje kongreso de SAT-Amikaro, en 1949 kaj 1962.
Ekzistas Esperanta Kultur-Centro de Turlando en Turo mem (sidejante ĉe Maison des Sociétés Halles de Tours, place Gaston-pailhou), kiu okazigas ĉiulunde kursojn en la urbo (en 2011).
Referencoj
redakti- ↑ PIV
- ↑ Oficiala TTT-ejo, Ville d'Art et d'Histoire (france). Arkivita el la originalo je 2013-08-08. Alirita 2014-08-13 .
- ↑ IGN, Répertoire Géographique des Communes édition 2013 (france). Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2014-08-13 .
- ↑ Visualiseur InfoTerre (france).
- ↑ Des villages de Cassini aux villages d'aujourd'hui, en la TTT-ejo de École des hautes études en sciences sociales (france).
- ↑ INSEE, Populations légales 2006 de la commune (france).
- ↑ INSEE, Populations légales 2011 de la commune (france).