Timaliedoj
La Timaliedoj (Timaliidae) estas formoriĉa kaj specioriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes), kiu troviĝas ekskluzive en la Malnova Mondo. La plej multaj specioj de la Tomaliedoj loĝas en la tropikaj zonoj en Afriko kaj Sudazio.
Timaliedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Garrulax perspicillatus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Timaliedoj pro la mallongaj, rondecaj flugiloj ne estas bonaj flugantoj. Ili saltas per siaj longaj, fortaj kruroj en la malsupraj regionoj de la arboj de branĉo al branĉo aŭ vivas sur la grundo. Ilia nutraĵo konsistas el insektoj, beroj kaj fruktoj, kiujn ili je malgrandaj grupoj serĉadas sur la arbarogrundo aŭ en la densa vegetaĵo de la arboj. Dum la nutraĵserĉado la birdoj daŭre restas en kontakto per laŭtaj, varioriĉaj vokoj kaj tiamaniere garantias la kunligitecon de la grupo
La nestoj estas aŭ pelvetoformaj aŭ suprefermitaj kun flanka enirejo.
Genroj kaj specioj (elektaĵo)
redaktiKelkaj ornitologoj kunprenas la Timaliedojn kune kun la Silviedoj al unu familio. La sistematika enordigo de kelkaj genroj kaj specioj al la Timaliedoj estas neklara kaj disputata. Nuntempe la Timaliidae, en la malnova larĝa senco, estas dividita en kvar familiojn: la Timaliidae (strikta senco), la Pellorneidae, la Alcippidae, Leiothrichidae, Modulatricidae kaj la Pnoepygidae:
- Timaliedoj (strikta senco), Timaliidae, 10 genroj, 57 specioj:
- Timalia, 1 specio
- Dumetia, 2 specioj, inter kioj specio antaŭe klasifika en la genro Rhopocichla
- Mixornis, 5 specioj
- Macronus, 2 specioj
- Cyanoderma, 8 specioj
- Spelaeornis, 8 specioj
- Melanocichla, 2 specioj, ekzemple:
- Melanocichla calva, antaŭe Garrulax calvus el la Kinabalu-montaj alpaj herbejoj
- Pomatorhinus, 10 specioj, inter kioj specio antaŭe klasifika en la genro Xiphirhynchus
- Erythrogenys, 6 specioj
- Stachyris, 13 specioj
- Pelorneedoj, 13 genroj, 65 specioj:
- Graminicola, 2 specioj
- Turdinus, 3 specioj
- Malacopteron, 6 specioj
- Gampsorhynchus, 2 specioj
- Schoeniparus, 7 specioj
- Pellorneum, 15 specioj, inter kioj specioj antaŭe klasifikaj en la genro Trichastoma,
- Laticilla, 2 specioj
- Illadopsis, 9 specioj, inter kioj specioj antaŭe klasifikaj en la genro Ptyrticus
- Kenopia, 1 specio
- Malacocincla, 3 specioj
- Gypsophila, 6 specioj
- Ptilocichla, 3 specioj
- Napothera, 6 specioj, inter kioj specioj antaŭe klasifikaj en la genroj Rimator kaj Jabouilleia [1]
- Alcipedoj, 1 genro, 10 specioj:
- Alcippe, 10 specioj
- Moktimaliedoj, 15 genroj, 133 specioj:
- Grammatoptila, 1 specio
- Cutia, 2 specioj
- Laniellus, antaŭe Crocias, 2 specioj
- Trochalopteron, 19 specioj, ekzemple:
- Strekita garolakso, Trochalopteron lineatum
- Bunta garolakso, Trochalopteron variegatum
- Montecincla, 4 specioj
- Heterophasia, 7 specioj
- Actinodura, 9 specioj
- Leiothrix, 2 specioj, ekzemple:
- Ruĝbeka kantotimalio, Leiothrix lutea
- Minla, 1 specio
- Leioptila, 1 specio
- Liocichla, 5 specioj
- Argya, 16 specioj, ekzemple:
- Ĝangala moktimalio, Argya striata
- Iraka moktimalio, Argya altirostris
- Afgana moktimalio, Argya huttoni
- Longvosta moktimalio, Argya caudata
- Flavbruna moktimalio, Argya fulva
- Skvama moktimalio, Argya squamiceps
- Stria moktimalio, Argya earlei
- Turdoides, inter kioj specioj antaŭe klasifikaj en la genroj Kupeornis kaj Phyllanthus, 19 specioj, ekzemple:
- Bruna moktimalio, Turdoides plebejus
- Blankpuga moktimalio, Turdoides leucopygia
- Blankkapa moktimalio, Turdoides leucocephala
- Garrulax, 19 specioj, ekzemple:
- Garrulax palliatus el la Kinabalu-montaj alpaj herbejoj
- Ianthocincla, antaŭe en la familio Garrulax, 8 specioj, ekzemple:
- Blankvanga moktimalio, Ianthocincla sukatschewi
- Ruĝecmentona moktimalio, Ianthocincla rufogularis
- Punktita moktimalio, Ianthocincla ocellata
- Giganta moktimalio, Ianthocincla maxima
- Pterorhinus, 23 specioj, ekzemple:
- Ebena garulakso, Pterorhinus davidi
- Stria babakso, Pterorhinus lanceolatus aŭ Babax lanceolatus
- Granda babakso, Pterorhinus waddelli aŭ Babax waddelli
- Bruna babakso, Pterorhinus koslowi aŭ Babax koslowi
- Blankgorĝa garulakso, Pterorhinus albogularis
- Modulatricedoj, Modulatricidae, 3 genro, 3 specioj:
- Arcanator, 1 specio
- Modulatrix, 1 specio
- Kakamega, 1 specio
- Pnoepigedoj, Pnoepygidae, 1 genro, 4 specioj:
- Pnoepyga, 4 specioj
Kelkaj specioj kioj antaŭe estis klasifikaj en la genro Timaliedoj, nun estas klasifikaj en el genro Paradoksornitedoj, Paradoxornithidae:
- Chrysomma
- Myzornis
Kelkaj aliaj specioj nun estas klasifikaj en el genro Bernieridae
- Crossleyia
- Hartertula
- Oxylabes.
Aliaj reklasifikadoj: La antaŭaj genroj Lioptilus kaj Parophasma estas klasifikaj en el genro Sylvia, la antaŭa genro * Malia estas klasifika en el familio Locustellidae, la antaŭaj genroj * Micromacronus kaj Neomixis estas klasifikaj en el familio Cisticolidae, la antaŭa genro Mystacornis estas klasifika en el familio Vangidae, la antaŭa genro Pteruthius estas klasifika en el familio Vireonidae, la antaŭa genro Yuhina[2] estas klasifika en el familio Zosteropidae.
Referencoj
redakti- ↑ ekzemple la orientalisa specio Jabouilleia danjoui el la Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj
- ↑ Nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj