Theodul-Glaĉeroj
Theodul-Glaĉeroj (germane Theodulgletscher) estas du ligitaj glaĉeroj en la Valezaj Alpoj, Svislando, kiu apartenas al la sistemo de la Gorner-Glaĉero. La pli granda estas valglaĉero, kiu nomiĝas Suba Theodul-Glaĉero (germane Unterer Theodulgletscher), dum la malpli granda estas deklivglaĉero nomita Supra Theodul-Glaĉero (germane Oberer Theodulgletscher).
Theodul-Glaĉeroj | ||
---|---|---|
Theodul-Glaĉeroj inter Breithorn (maldekstre) kaj Materhorno (dekstre) vidita de Gornergrat | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 622634 / 89373 (mapo)45.9555555555567.7305555555556Koordinatoj: 45° 57′ N, 7° 44′ O; CH1903: 622634 / 89373 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Breithorn | |
Longeco | 7 + 2 km | |
Larĝeco | 1 + 2 km | |
Areo | 10 + 4 km² | |
Glacikvanto | 2 + 1 km³ | |
Elfluanto(j) | Gorner-Glaĉero→Vispa→Rodano | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Priskribo
redaktiLa du Theodul-Glaĉero havas sian originon ĉe la okcidenta kaj sudokcidenta flanko de Breithorn kaj sur la glaĉerigita Gobba di Rollin (3899 m s.m.) je la landlimo de Svislando kaj Italio. La vasta firnkamp je lateco de 3800 m s.m. nomiĝas ankaŭ Breithorn-Plataĵo. Ĝi estas ligita kun Valtournenche-Glaĉero, Aventine-Glaĉero kaj la Granda Verra-Glaĉero sur la itala flanko de la Monte-Rosa-Masivo. La glaĉero fluas nun norden laŭ la okcidenta flanko de la rokpinto de la Eta Materhorno kaj disiĝas oriente de Theodulhorn (3469 m s. m.) en du glaĉeroj.
Suba Theodul-Glaĉero
redaktiLa ĉefa glacireivero moviĝas norden en valon kaj ek de ĉi tie nomiĝas Suba Theodul-Glaĉero. Ĝi havas longecon de 7 km kaj averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de proksimume 10 km². De dekstre alfluas al ĝi Et-Materhorn-Glaĉero el la kruta valo inter Eta Materhorno kaj Breithorn kaj iomete pli malsupre al la Suba Theodul-Glaĉero ankaŭ alfluas de la nordflanko de Breithorn Triftji-Glaĉero (kiu havas longecon de 2 km kaj areon de 1.5 km² kaj kiun oni ne miksu kun la similnoma Trift-Glaĉero (Zermatt) apud Zermatt aŭ la aliaj du Trift-Glaĉeroj apud Saas Grund kaj Gadmen. La glaĉerlango finiĝas nuntempe sur alteco de proksimume 2400 m s.m. iomete supre de Gorner-Glaĉero. Ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj Suba Theodul-Glaĉero estis tributglaĉero de Gorner-Glaĉero, sed la ligo intertempe fordegelis.
Supra Theodul-Glaĉero
redaktiLa dua brako fluas rekte norden sur altebenaĵon kaj formas kun la glacio, kiu alfluas de Theodulhorn kaj Furgghorn (3453 m s. m.) la Supran Theodul-Glaĉeron, kiu je granda parto de sia areo havas deklivon de ĉirkaŭ 15 %. Okcidente la Supra Theodul-Glaĉero estas ligita kun Furg-Glaĉero, kiu situas ĉe la orienta piedo de Materhorno.
Somerskiado
redaktiJe la supra parto de la Theodul-Glaĉeroj kaj la Rosa-Altebenaĵo inter 2900 kaj 3900 m s. m. troviĝas granda somerskiregiono kun neĝareo de 36 km², 21 km da sekurigitaj skivojoj, 6 skiliftoj kaj aerotelfero. La neĝkvalito estas mirinda kaj la belvido ne komparebla. Oni povas ekvidi de tie preskaŭ ĉiujn 4000-metrajn montojn de Svislando. Paradizo por la neĝtabulistoj estas la tiel nomita Gravity Park sur Supra Theodul-Glaĉero: 200-metra supertubo, duontubo kaj aliaj instalaĵoj plenigas la plej grandajn dezirojn de la neĝtabulistaro. La skiregiono alireblas per trajno ĝis Zermatt kaj de tie per la aerotelfero al Eta Materhorno.