Societo Kisfaludy

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 2 feb. 2024.

La Societo Kisfaludy origine hungare Kisfaludy Társaság estis tre grava literatura societo funkcianta inter 1836-1952.

Societo Kisfaludy
emblemo
kultura institucio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1836 vd
Fino 1952 vd
Lando(j) Hungario vd
Sidejo Peŝto
vdr
Skulptaĵo de Karolo Kisfaludy

Historio

redakti

Literaturistoj kaj amikoj de Karolo Kisfaludy fondis en Pest (urbo) societon por eldoni ĉiujn verkojn de Karolo Kisfaludy kaj fari skulptaĵon pri li. En la 19-a jarcento la societo aranĝis monate po unu kunsidon, kiu estis grava evento de la hungara literatura vivo. Post eldonoj de Kisfaludy restis mono, la societo mem iĝis mecenato de la hungara literaturo. La societo ekzemple malkovris poemojn de János Arany en 1846 kaj 1847, poste dramon de Imre Madách.

Post la komencaj jaroj la societo fondis libroserion, krome aperis jarlibro inter 1840-1846 kaj 1860-1940. Estis apogata kolektado de popolkantoj, ili aperis inter 1872-1924 en 14 volumoj. Komence de la 20-a jarcento la societo ne apogis la modernaĵojn, tiun taskon faris revuo Nyugat.

Fondintoj de la societo

redakti

Gvidantoj de la societo (elekto)

redakti

Pli konataj membroj

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Membroj de Societo Kisfaludy.

Fontoj

redakti