Schwarzberg-Glaĉero
Schwarzberg-Glaĉero (prononcu ŝvarcberg, germane Schwarzberggletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 3,75 km, larĝecon supre de 2,5 km kaj ĉe la frunto de 0,5 km kaj kovras areon de 6.09 km².
Schwarzberg-Glaĉero | ||
---|---|---|
Strahlhorn, kies deklivglaĉeroj nutras Schwarzberg-Glaĉeron | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 638188 / 95719 (mapo)46.0119444444447.9316666666667Koordinatoj: 46° 1′ N, 7° 56′ O; CH1903: 638188 / 95719 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Rofelhornoj | |
Longeco | 3,75 km | |
Larĝeco | 0,5-2,5 km | |
Areo | 6,09 km² | |
Glacikvanto | 0,4 km³ | |
Elfluanto(j) | Lago de Mattmark→Saaservispa →Vispa→Rodano | |
Jara retiriĝo/kresko | 11,0 m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Priskribo
redaktiSchwarzberg-Glaĉero havas sian originon je la nordaj flankoj de la Rofelhornoj (germane Roffelhörner kun alteco de ĝis 3517 m s.m.) kaj de Steinkalkhorn (kun alteco de 3333 m s.m.), kiuj formas la landlimon inter Svislando kaj Italio. Je ĝia supra parto la glaĉero kun 2,5 km estas relative larĝa. Ĝi nun fluas norden, flankita de Strahlhorn (4190 m s.m.), kiu nutras ĝin per deklivaj flankglaĉeroj en sudo, kaj Grünberghorn (3074 m ü. M.) en oriento. Schwarzberg-Glaĉero estas en okcidento tra la firnokovrita pasejo Schwarzberg Weisstor en alteco de 3570 m s.m. kun Findel-Glaĉero. En oriento ĝi estas ligita kun Seewjinen-Galĉero (germane Swewjinengletscher), firnkampo kiu kovras areon de 1.8 km² je la norda deklivo de Rothorn (3230 m s.m.) okcidente de la pasejo Monte-Moro. Ĉe la langofrunto je alteco de 2700 m s.m. supre de kruta rokvando, la glaĉero havas larĝecon de nur ankoraŭ 500 m. Ĝia degelakvo fluas al la baraĵlago de Mattmark kaj poste tra Saaservispa, kiu kuniĝas en Stalden VS kun Vispa apud Visp al Rodano.
Historio
redaktiDum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento la glaĉerlango de Schwarzberg-Galĉerogletscher atingis la valon, kie hodiaŭ troviĝas la Lago de Mattmark.