Sankta pokalo

(Alidirektita el Sankta Gralo)
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 9 nov. 2023.

La sankta pokalo estas fama vazo el la legendo pri la reĝo Arturo. La unua mencio troveblis fine de la 12-a jarcento en la mezepoka literaturo. Laŭ la legendo, la pokalo estis la kaliko, el kiu Jesuo kaj liaj disĉiploj trinkis vinon dum la Lasta Vespermanĝo antaŭ la morto de Jesuo per krucumado, kaj poste entenis la sangon de Jesuo prenitan ĉe la kruco.

Sankta pokalo
mita objekto • artefaktoglaso
Verko Artura legendo
The Once and Future King
Informoj
vdr
La sankta pokalo, Arthur Rackham, 1917

Etimologio

redakti

Pluraj eŭropaj lingvoj uzas vorton apartan por tiu pokalo, kies etimo ne estas tute klara: plejverŝajne ĝi devenas de la okcitana vorto grazal, malnovfrance graal 'ujo, vazo', kiu verŝajne etimologie devenas de la greka kratér (miksujo) tra la latina cratalis/gradalis. La malnovhispana vorto grial kaj la malnovportugala gral estis kutimaj nomoj por pistujopistujforma trinkujo.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti