Richard Cornelius Kukula
Richard Cornelius KUKULA (naskiĝinta la 25-an de marto 1862 en Labako, mortinta la 6-an de aprilo 1919 en Graz) estis aŭstra klasika filologo.
Richard Cornelius Kukula | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1862 en Ljubljano |
Morto | 6-an de aprilo 1919 (57-jaraĝa) en Graz |
Lingvoj | latina • germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo universitata instruisto |
Vivo
redaktiEstante filo de instruisto li studis ĉe la universitato de Karolo kaj la universitato de Vieno klasikan filologion. Anis li ĉe la korporacioj Corps Austria Prag kaj Corps Saxonia Wien.[1] En 1885 li ekrajtis instruisti gimnazie en la fakoj latina, helena kaj franca lingvoj. La saman jaron sukcesis doktoriĝo post defendo de la latinlingva tezo De Cruquii codice vetustissimo. La unua deĵorposteno de li estis en Klaŭdiforumo; poste li instruistis Viene en la lernejo Sophiengymnasium. Habilitiĝo el la 1904-a jaro ebligis, post jaro da privata docentado, iĝi en 1905 eksterorda profesoro ĉe la universitato de Graz. Samloke li fariĝis en 1909 katedestro pri klasika filologio.
Ne nur instruadi, li okupiĝis pri la eldono de latinlingvaj patroj de la Eklezio laŭ komisio de la Aŭstra Akademio de Sciencoj. Eldono komencita de verkoj de sankta Aŭgusteno el Hipono li jam ne finiĝi povis forpasinte. Membris Kukula ankaŭ ĉe Aŭstra Arkeologia Instituto.
Verkoj
redakti- Lehr- und Lesebuch der französischen Sprache für österreichische Gymnasien, 1899
- Altersbeweis und Künstlerkatalog in Tatians Rede an die Griechen, 1900
- Briefe des jüngeren Plinius (kun komento), 1904
- "Literarische Zeugnisse über den Artemistempel von Ephesos", ĉe: Forschungen in Ephesos 1/1906
- Alkmans Partheneion, 1907
- Punii minoris opera (teksta eldono), 1908
- Aphorismen über metrisches Lesen, 1909
- Römische Säkularpoesie, 1911
Literaturo
redakti- Zeitschrift für die österreichischen Gymnasien, Jahrgang 69 (1920), p. 764-765
- Ludmilla Krestan: "Kukula Richard Cornelius" - ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Vol. 4, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1969, p. 339
- Alois Kernbauer: "Richard Cornelius Kukula." Ĉe: "Das Fach Klassische Philologie an der Universität Graz vom Anfang des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. Mit Beiträgen von Herbert H. Egglmaier, Walter Höflechner, Alois Kernbauer, Walter Primig, Peter G. Tropper, Franz-Anton Wallisch". Ĉe: Beiträge und Materialien zur Geschichte der Wissenschaften in Österreich. Eldonis Walter Höflechner (=Publikationen aus dem Archiv der Universität Graz, 11), Graz 1981, p. 165–176
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Richard Cornelius Kukula en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- biographien.ac.at
Notoj
redakti- ↑ registro Kösener Corpslisten 1930, 30/115; 135/151.