Raja Ravi Varma
Raja Ravi Varma[raĝa ravi varma] [1][2] (29-a de aprilo 1848 – 2-a de oktobro 1906) estis fama barata pentristo kaj artisto. Li estas konsiderata inter la plej grandaj pentristoj en la historio de la barata arto. Liaj verkoj estas kelkaj el la plej bonaj ekzemploj de la fuzio de eŭropa akademia arto kun pure barata sentemo kaj ikonaro. Aldone, li estis elstara pro la faro de litografioj de siaj pentraĵoj disponeblaj al la publiko, kiu ege plibonigis siajn atingojn kaj influon kiel pentristo kaj kiel publika figuro. Liaj litografioj pliigis la eniron de la normaluloj en la fajnaj artoj kaj difinis artajn gustojn inter normaluloj. Krome, liaj religiaj priskriboj de hinduismaj diaĵoj kaj verkoj el barata eposa poezio kaj el Puranoj ricevis profundajn laŭdojn. Li estis parto de la reĝa familio de tiama Parapanado, Malapurama distrikto.
Raja Ravi Varma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1848 en Kilimanoor |
Morto | 2-an de oktobro 1906 (58-jaraĝa) en Attingal |
Lingvoj | malajala • angla |
Ŝtataneco | Kingdom of Thiruvithamkoor (en) |
Alma mater | University College Thiruvananthapuram (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | C. Raja Raja Varma (en) |
Edz(in)o | – |
Infano | Rama Varma (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo kreinto |
Verkoj | Shakuntala |
Raja Ravi Varma estis tre rilata al la reĝa familio de Travankore en la nuntempa Kerala ŝtato en Barato. Poste en sia vivo, du el liaj nepinoj estis adoptitaj en tiu reĝa familio, kaj iliaj posteuloj estas la totalo de la nuntempa reĝa familio de Travankore, inklude la lastajn tri Maharaĝojn (Balarama Varma la 3-a, Marthanda Varma la 3-a kaj Rama Varma la 7-a).
Galerio
redakti-
Sri Ŝanmuĥa Subramania Sŭami
-
Tilottama, kromolitografio, 1896
-
Damajanto kun la cigno el Mahabarato
-
Sinjorinoj je lunlumo
-
Diino Kali
Referencoj
redakti- ↑ Nagam Aiya, The Travancore State Manual (angle)
- ↑ Restoring works of art. The Hindu (2005-07-19). Arkivita el la originalo je 18a de Aprilo 2015. Alirita 18a de Aprilo 2015 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Kolekto de kromolitografioj el Ravi Varma Press
- Ciferecaj Presaĵoj de Raja Ravi Varma Arkivigite je 2021-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Pli ol 100 Ligiloj al novaĵoj kaj artikoloj pri Raja Ravi Varma kaj ekspozicioj el 2005 ĝis 2015 Arkivigite je 2018-08-05 per la retarkivo Wayback Machine.
- Raja Ravi Varma Art Gallery Arkivigite je 2020-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
- kolekto
- Pentraĵoj de Ravi Varma