RATP
RATP (france Régie Autonome des Transports Parisiens, t.e. Aŭtonoma Regio de Parizaj Transportoj) estas publika kompanio kreita de STIF (Sindikato de Transportoj de Francilio) por mastrumi la reton de Metroo de Parizo kaj aliaj urbaj kaj interurbaj transportoj de la franca ĉefurbo kaj ĝia metropola areo (ĉirkaŭurbo), same kiel parton de la linioj de RER (france Réseaux Express Régional, t.e. Reto Ekspresa Regiona).
Régie autonome des transports parisiens | |||||
---|---|---|---|---|---|
Régie autonome des transports parisiens | |||||
transporta firmao vd | |||||
Dum | 1-a de januaro 1949 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | Kompanio CMP | ||||
Jura formo | national public industrial or commercial establishment without a public accountant | ||||
Sidejo | Parizo Francio | ||||
Lando | Francio | ||||
Estr(ar)o | Jean Castex | ||||
Dungitoj | 59 667 (2015) | ||||
Agokampo | Publika transporto | ||||
trajno | |||||
Posedata de | Agence des participations de l'État vd | ||||
filiaj kompanioj | Orlyval • Transports annemassiens collectifs • Transports de l'agglomération de Charleville-Mézières • Compagnie des transports du Yonnais • London United Busways • DC Streetcar • Manchester Metrolink • Yellow Buses • RATP El Djazaïr • RATP Dev • Ixxi • RATP Cap Île-de-France vd | ||||
Posedataj kompanioj | Anatole France • La Défense • Cité Universitaire • Tramtransporto en Parizo • Gaîté • Gare du Nord • Gambetta vd | ||||
| |||||
TTT | www.ratp.fr | ||||
La kompanio estis kreita en 1949 anstataŭante la antaŭan "CMP" (france Compagnie du chemin de fer métropolitain de Paris, t.e. Kompanio de fervojo Metropolitena de Parizo), por kune mastrumi la publikajn transport-rimedojn subterajn aŭ surterajn, kiuj estis administrataj de privataj entreprenoj. Ĝia statuto estas tiu de "EPIC" (france établissement public à caractère industriel et commercial, t.e. Entrepreno Publika kun karaktero Industria kaj Komerca).
Jean Castex estis oficiale nomumita ĝenerala estrar-prezidanto de RATP la 19-an de oktobro 2022.[1]
Transport-reto de RATP
redaktiLa transport-reto ekspluatata de RATP konsistas el:
- Aŭtobuso: 3 861 km da linioj por la tuta regiono Francilio,
- Tramtransporto en Parizo: 9 linioj kun entute 103,80 km,
- Metroo de Parizo: 16 linioj (inkluzive la aŭtomatan linion 14, nomita antaŭ nelonge "Météor", kaj la du malpli grandajn liniojn 3bis kaj 7bis) kun longeco de 219,90 km kaj 302 stacioj,
- RER (RER, Reto Ekspresa Regiona de Francilio): Linio A (krom la parto inter Nanterre-Préfecture kaj Cergy / Poissy), Linio B (krom la parto norde de Gare du Nord) kaj linio D inter Gare du Nord kaj Gare de Lyon. Entute, iom pli ol 587 km.
- Funikularo de Montmartre, 108 m.
- Trans-Val-de-Marne (TVM).
- Buso de RATP 393.
Aŭtobus-linioj de Parizo
redaktiRATP ekspluatas la liniojn numeritajn de 20 ĝis 96 en Parizo "intra-muros" same kiel liniojn numeritajn de 100 ĝis 690 en la periferio de Parizo, kie la servo estas partigita kun aliaj entreprenoj grupigitaj en Optile (france Organisation professionnelle des transports d'Île-de-France, t.e. Organizaĵo profesia de transportoj de Francilio).
Koncerne la parizajn liniojn, ĝia numerado, iniciatita de Lagarrigue, respondas al ia logiko.
La unua numero (deko) korespondas al centra zono:
- 20 Gare Saint-Lazare
- 30 Gare de l'Est
- 40 Gare du Nord
- 50 Sektoro République
- 60 Sektoro Gare de Lyon / Gare d'Austerlitz
- 70 Sektoro Hôtel de Ville / Châtelet
- 80 Sektoro Luxembourg / Panthéon
- 90 Gare Montparnasse
La dua numero korespondas al periferia zono:
- 2 Sudokcidento - Maldekstra bordo de Sejno / Porte d'Auteuil
- 3 Okcidento - Porte d'Auteuil / Porte de Champerret
- 4 Nordokcidento - Porte de Champerret / Porte de Montmartre
- 5 Nordo kaj nordoriento - Porte de Montmartre / Porte de Pantin
- 6 Oriento - Porte de Pantin / Dekstra bordo de Sejno
- 7 Sudoriento - Maldekstra bordo de Sejno / Porte de Gentilly
- 8 Sudo - Porte de Gentilly - Porte de Versailles
- 9 Sudokcidento - Porte de Versailles - Maldekstra bordo de Sejno
Tamen, ĉiufoje estas pli da esceptoj al tiu regulo inter la aŭtobusoj de Parizo ĉar la trairoj de la linioj variis laŭlonge de la jaroj (ekzemple la linioj 24, 29, 53, 66 kaj 89)
Krome oni renkontas alian specialan linion: la linio PC, kiu kun la novaj linioj T3a kaj T3b de tramvojo konsistigas la tri arkojn de ĉirkaŭiranta linio kiu laŭiras la paralelajn bulvardojn al ekstera bulvardo aŭ periferia aŭtovojo de Parizo. Krome ĝi posedas aliajn liniojn kiuj limigas sian trairon al kvartalo.
Tra ĉiuj tiuj transport-rimedoj, RATP faris en 2002 totalon de 2666,3 milionoj da vojaĝoj, distribuitaj inter
- Metroo: 1283,3 milionoj da vojaĝoj (48%),
- Aŭtobuso: 915,9 milionoj da vojaĝoj (34%),
- Linioj A kaj B de RER: 410 milionoj da vojaĝoj (15%),
- Tramvojo: 52,2 milionoj da vojaĝoj (2%)
En 2006, la totalo de vojaĝoj kreskis al 2865 milionoj, supozante kreskon de 1,9% kompare kun 2005.
Referencoj
redakti- ↑ Armand, César. La Tribune: Jean Castex officiellement nommé PDG de la RATP (19 oktobro 2022).
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de RATP
- Biletoj kaj tarifoj de RATP
- Bonjour RATP Arkivigite je 2023-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapoj RATP
- RATP Metro-Mapo
- Open Data RATP
- Open Data RATP - Trafiko (2019)
- Open Data RATP - Trafiko (2020)
- Open Data RATP - Trafiko (2021)