Podiceps
Podicipo (Podiceps) estas genro de birdoj de la familio de greboj.
Podicipoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĝi havas reprezentantojn kiuj reproduktiĝas en Eŭropo, Azio, Norda, kaj Sud-Ameriko. Plej specioj el lat norda hemisfero migras vintre al marbordoj aŭ pli varmaj klimatoj.
Ili reproduktiĝas en vegetaĵaraj areoj de nesalakvaj lagoj, kaj nestumante ĉe la akvobordo, ĉar ties kruroj estas tro malantaŭe en la korpo kaj ne permesas facilan piediradon. Kutime la ino demetas du ovojn, kaj la striecaj junuloj povas esti portataj surdorse fare de plenkreskuloj.
La tuta genro estas elstaraj naĝantoj kaj plonĝantoj, kaj persekutas siajn fiŝajn predojn subakve.
Plenkreskuloj havas rimarkindajn reproduktajn plumadojn, sen diferencoj inter seksoj. Vintre, la plumaro senkoloriĝas al blankoj kaj grizoj.
Etimologio
redaktiPri la latinlingva scienca nomo, Podiceps devenas el la latina podex, pugo kaj pes, piedo (ĉi tie kruroj, pro ties malantaŭa situo en la korpo)[1].
Sistematiko
redaktiLa Nigrakola, la Kolombia, la Arĝenta kaj la Junina greboj estas tre proksime rilataj kaj estis iam foje separataj kiel genro Dyas. La Granda grebo estis ankaŭ foje separata kiel la ununura membro de la genro Podicephorus.
- Grizvanga grebo, Podiceps grisegena
- Tufgrebo, Podiceps cristatus
- Orelgrebo, Podiceps auritus
- Nigrakola grebo, Podiceps nigricollis
- Kolombia grebo, Podiceps andinus — formortinta (1977)
- Granda grebo, Podiceps major
- Arĝenta grebo, Podiceps occipitalis
- Junina grebo, Podiceps taczanowskii
- Kapuĉa grebo, Podiceps gallardoi
Unu el tre malnovaj fosilioj de greboj konataj fakte apartenas al tiu genro. Pri greboj, la fosilia registraro estas nesufiĉa, kompleta por la lastaj 5 milionoj da jaroj sed tre nekompleta por antaŭ la Plioceno.
Fosiliaj specioj de Podiceps estas la jenaj:
- Podiceps oligocaenus (John Day, fina Oligoceno/komenca Mioceno)
- Podiceps cf. auritus (komenca Plioceno de Florido, Usono) – iam P. pisanus, P. howardae kaj Pliodytes lanquisti
- Podiceps subparvus (meza Plioceno de Kalifornio, Usono)
- Podiceps discors (fina Plioceno de OkC Usono)
- Podiceps? sp. (fina Plioceno de OkC Usono) – see Murray (1967)
- Podiceps sp. (komenca Pleistoceno de Dursunlu, Turkio) – vidu Louchart et al. (1998)
- Podiceps dixi (fina Pleistoceno)
- Podiceps parvus (fina Pleistoceno de Ok Nordameriko)
Inter la materialo atribuita al P. parvus estis ostoj de alia specio, kiu povus aparteni aŭ ne aparteni al tiu genro (Murray 1967).
Referencoj
redakti- ↑ Cabard kaj Chauvet (2003)
Literaturo
redakti- Louchart, Antoine; Mourer-Chauviré, Cécile; Guleç, Erksin; Howell, Francis Clark & White, Tim D. (1998). “L'avifaune de Dursunlu, Turquie, Pléistocène inférieur: climat, environnement et biogéographie”, C. R. Acad. Sci. Paris IIA (Franca kun angla resumita versio) 327 (5), p. 341–346. doi:10.1016/S1251-8050(98)80053-0.
- Ogilvie, Malcolm Alexander & Rose, Chris (2003): Grebes of the World. B. Coleman, Ŭbridge. ISBN 1-872842-03-8
- Harrison, Peter (1988): Seabirds (2nd ed.). Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-1410-8
- Murray, Bertram G., Jr (1967). “Grebes from the Late Pliocene of North America”, Condor 69 (3), p. 277–288. doi:10.2307/1366317.