Pleistoceno
la pli frua el la du epokoj de periodo kvaternaro; ĉ. 2,58–0,01 milionoj da jaroj antaŭe
Pleistoceno[1] aŭ plejstoceno[2] estas la unua epoko de la kvaternara periodo, ĉefe ampleksanta la glacian aĝon. En tiu ĉi epoko formiĝis la nuna bildo de la Tera surfaco. La glacio kovris Nord-Eŭropon (de Londono al Kazanjo) kaj ankaŭ Nord-Amerikon ĝis la 42. latitudo. Ĝi daŭris de 2,588 milionoj ĝis 9 600 jaroj antaŭ Kristo. Dum la epoko aperis, pluevoluis la ronĝuloj, homsimilaj animaloj, Aŭstralopiteko, Homo erectus, giganta cervo, sabrodenta tigro, mamuto, kaverna leono, kaverna urso, Homo sapiens, Neandertala homo.
- karakterizaj bestoj: kaverna urso, lemingo, mamuto
- karakterizaj plantoj: lariko, cembro, pigma pino
La dua epoko de la kvaternara periodo estas holoceno