La unua skribmencio pri Přimda estas el la jaro 1126. Dum regado de Johano de Luksemburgo Přimda estis pro ŝanĝo je financa pretaĵo lombardigita (donita en tenadon) al nobelaro. En la jaro 1336, en tempo de disputoj de Johano de Luksemburgo kontraŭ imperiestro Ludoviko Bavaro, burgo estis atakita fare de germana soldataro, sieĝantoj superis la eksteran fortikaĵon, sed ili devis cedi post bruligo de lignaj partoj de remparoj fare de garnizono de la burgo. En la jaro 1414 tra Přimda kondukis vojo de Jan Hus ĝis Konstanco. En la jaro 1675 aĉetis la senjorujon eĉ kun la burgo Jan Václav grafo Novohradský el Kolowrat. Escepte proksimume 50 jaroj de la nazia kaj komunista regadoj en la lando estas en posedaĵo de tiu ĉi dinastio teritorio ĝis hodiaŭ. Fine de la dua mondmilito, en aprilo de 1945, la granda parto de la historia centrejo estis damaĝigita pro incendio post usona flugatako.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 3 017 |
---|
1880 | 2 999 |
---|
1890 | 2 924 |
---|
1900 | 2 910 |
---|
1910 | 3 020 |
---|
1921 | 2 888 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 825 |
---|
1950 | 1 038 |
---|
1961 | 1 117 |
---|
1970 | 1 006 |
---|
1980 | 1 096 |
---|
1991 | 1 282 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 358 |
---|
2011 | 1 481 |
---|
2014 | 1 544 |
---|
2016 | 1 564 |
---|
2017 | 1 570 |
---|
2018 | 1 582 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 1 584 |
---|
2020 | 1 608 |
---|
2021 | 1 404 |
---|
2022 | 1 486 |
---|
2023 | 1 561 |
---|
2024 | 1 621 |
---|
-
Statuo de Johano Nepomuka
-
Vido al proksima burgoruino
-
Fontano en placo en najbareco de statuo de Johano Nepomuka
-
Memorige ŝirmataj
pentaj krucoj