Organizaĵo de Islama Kunlaboro
La Organizaĵo de Islama Kunlaboro (arabe منظمة التعاون الاسلامي, Munaẓẓama at-Taʿāwun al-ʾIslāmiyy; france Organisation de la Coopération Islamique; angle Organisation of Islamic Cooperation) estas organizo de ŝtatoj kun islamo kiel plimulta religio. Ĝi estis kreita en 1969 dum la Konferenco de Rabato kaj prezentita du jarojn poste. Ĝia sidejo troviĝas en Ĝido (Sauda Arabio). En ĝi membras 57 ŝtatoj, inkluzive de Palestino. 56 el la 57 ŝtatoj de la organizaĵo estas membroj de la Unuiĝintaj Nacioj. La 28-an de junio 2011 ĝi oficialigis sian nomon, antaŭe ĝi nomiĝis: Organizaĵo de la Islama Konferenco (OIK). Ĝi agas en kunlaborado de siaj membroj por la batalo kontraŭ imperiismo kaj novkoloniismo kaj por emancipiĝo de Palestino. Historie estis celebritaj diversaj kongresoj, kiuj kontribuis al ĝia evoluo: Lahore (1974), Mekko (1981), Kazablanko (1984), Kuvajto (1987), Dakaro (1991), Teherano (1997), Putraĝajo (2003), Istanbulo (2016).
Organizaĵo de Islama Kunlaboro | ||
---|---|---|
منظمة التعاون الإسلامي | ||
internacia organizaĵo interregistara organizaĵo islama organizaĵo | ||
Komenco | 25-a de septembro 1969 vd | |
Geografia situo | 21° 30′ 36″ N, 39° 10′ 57″ O (mapo)21.51005555555639.182583333333Koordinatoj: 21° 30′ 36″ N, 39° 10′ 57″ O (mapo) | |
Lando(j) | Sauda Arabio vd | |
Sidejo | Ĝido | |
| ||
Moto | Sekurigi la interesojn kaj certigi la progreson kaj bonfarton de islamanoj | |
Lingvoj | ||
Filioj | Statistical, Economic and Social Research and Training Centre for Islamic Countries (en) OIC Council of Foreign Ministers (en) Islama Edukada, Scienca kaj Kultura Organizaĵo OIC-StatCom (en) Research Centre For Islamic History, Art and Culture (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Islama Edukada, Scienca kaj Kultura Organizaĵo (ISESKO) (aŭ en la angla ISESCO pri Islamic Educational, Scientific and Cultural Organization) estas organizo establita en majo 1979 fare de la Organizaĵo de la Islama Konferenco (OIK, nun la Organizaĵo de Islama Kunlaboro).
OIK suspendis Sirion la 16-an de aŭgusto 2012, pro la kunteksto de Siria enlanda milito.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo de OIK (arabe, france, angle) Arkivigite je 2012-07-04 per la retarkivo Wayback Machine