Nigravizaĝa batmocerko
La Nigravizaĝa batmocerko (Bathmocercus rufus) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj. Tiu specio formas superspecion kun B. cerviniventris; ili estis traktataj ankaŭ kiel samspecifaj. Oni agnoskas du subspeciojn, nome la nomiga rufus, Reichenow, 1895 – pli okcidenta, en Suda Kameruno suden al Centra kaj SOr Gabono, orienten al SOk Centrafrika Respubliko, norden al PRKongo kaj malproksima NOk DRKongo kaj vulpinus Reichenow, 1895 – pli orienta, NOr kaj orienten DRKongo, suda Sudano, Ugando, Ok Kenjo kaj NOk Tanzanio. La totala teritorio povas esti ĉirkaŭ 424,000 km².
Nigravizaĝa batmocerko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigravizaĝa batmocerko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bathmocercus rufus (Reichenow, 1895 ĉe Jaundeo, Kameruno) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en centra kaj suda Afriko el la angulo de la Golfo de Gvineo (Kameruno, Ekvatora Gvineo kaj Gabono) tra Centrafrika Respubliko al Sudano suden al Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Ruando, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montararbaroj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Bathmocercus rufus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
- Ryan, Peter (2006). Family Cisticolidae (Cisticolas and allies). pp. 378-492 in del Hoyo J., Elliott A. & Christie D.A. (2006) Handbook of the Birds of the World. Volume 11. Old World Flycatchers to Old World Warblers Lynx Edicions, Barcelona ISBN 978-84-96553-06-4
- Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.