Neiva
Neiva [ˈnejβa] estas urbo de Kolombio. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Ujlao (Huila). Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 380 019 loĝantoj sur areo de 1 553 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 245 loĝantoj/km².
Neiva | |||
---|---|---|---|
municipo de Kolombio urbo en Kolombio urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 380 019 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 245 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 2° 56′ N, 75° 17′ U (mapo)2.9275-75.2875Koordinatoj: 2° 56′ N, 75° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 442 m [+] | ||
Areo | 1553 km² ( 155 300 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Neiva [+] | |||
La urbo situas en la orienta bordo de la rivero Magdalena, en la samnoma valo. Ĝin fondis en 1539 Sebastián de Belalcázar dum sia vojaĝo por serĉo de la mita urbo de Eldorado. La urbo estis poste detruita de la indianoj, kaj rekonstruita en 1612. Ankoraŭ estas viziteblaj diversaj konstruaĵoj de la kolonia epoko.
Rilatoj al Esperanto
redaktiDe la 3-a ĝis 5-a de novembro 2007 en la urbo okazis la Kolombia Kongreso de Esperanto. En Neiva interalie aktivis la juna esperantisto kaj vikipediisto Gustavo Ariza, kiu tute subite forpasis 35-jara la 21-an de februaro 2008.