Kantotekstisto

verkisto de la tekstoj de kanto
(Alidirektita el Lirikisto)

Kantotekstistolirikisto[1] estas verkisto kiu skribas tekstojn (la parolatajn vortojn) de kanto (inkluzive de subspecioj kiel kanzono, balado, historie ankaŭ lido ktp), kontraste al komponisto, kiu skribas la muzikon de la kanto, kio povas inkluzivi sed ne estas limigitaj al la melodio, harmonio, muzika aranĝo kaj elekto de akompanaj instrumentoj. En vasta senco kantotekstisto do estas poeto, ĉiukaze estas verkisto. Ofte muzikistoj respektive kantistoj ne nur publike aŭdigas kantojn sed ankaŭ mem verkas ilin, do estas samtempe sia kantotekstisto kaj komponisto - se homo unuigas ĉiujn tri respektve kvar agojn, temas pri kantaŭtoro, do artisto, kiu verkas siajn proprajn tekstojn, komponas kaj kantas ilin kaj kutime mem akompanas sin per gitaro aŭ aliaj instrumentoj.

En produkto de kanto kantotekstisto do kunlaboras kun komponisto. Kiu gvidas tiun procezon, dependas: se komponisto muzikigas jam antaŭe pretan poemon, kompreneble la poemo diktas la ritmon kaj intonacion, sed se ekzemple kantotekstisto arte tradukas jam pretan kanton al alia lingvo, la muziko diktas la ritmon kaj intonacion kaj la vorto devas adaptiĝi al la jam preta melodio.

En kantoverka partnereco de ekzemple du gvidaj membroj de la sama muzikgrupo eĉ povas foje interŝanĝiĝi la rolo de komponisto kaj kantotekstisto. La kunlaboro de John Lennon kaj Paul McCartney estas vaste konsiderata la plej sukcesa kantoverka partnereco en la historio de populara muziko - iliaj kantoj konsistigas la plejmulton de la kantaro de la komuna grupo The Beatles. Alia fama kunlaboro estas Mick Jagger, ĉefkantisto de la grupo Rolling Stones, kun Keith Richards.

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. laŭ influo de la angla lingvo, kiu nomas kantotekston "lyrics" kaj sekve la kreintojn de tiuj tekstoj "lyricists", kvankam en Esperanto la difino de liriko, "la poezio en versoj", estas pli vasta, do almenaŭ ĉiu poeto estas lirikisto, sed eblas konsideri kantotekston speco de poezio kaj tiam la vorto ne estas malĝusta