Kritzendorf
Kritzendorf [Kricendorf] estas komunumo (loko) de la urba komunumo Klosterneuburg, en la federacia lando Malsupra Aŭstrio de Aŭstrio kun ĉirkaŭ 3000 loĝantoj (en somera sezono loĝas ĉi tie pli ol 5000 homoj, plejparte vienanoj kun dua loĝloko). Poŝtkodo: 3420. En la Ofica Domo troviĝas la oficejo de la vilaĝestro Dipl.Päd.Ingrid Pollauf (ekde 2015, (ÖVP), poŝtejo, vilaĝa muzeo kaj salono por aranĝoj.
-
Ofica Domo en Kritzendorf
-
Stacidomo Kritzendorf en direkto Tulln
-
Stacidomo Kritzendorf en direkto Vieno
-
Bushaltejo "Profunda Kelo"
Kritzendorf | |||
---|---|---|---|
katastra loĝloko de Aŭstrio loĝloko eksa komunumo en Aŭstrio vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 541 () [+] | ||
Loĝdenso | 206 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 20′ N, 16° 18′ O (mapo)48.327516.3017Koordinatoj: 48° 20′ N, 16° 18′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 205 m [+] | ||
Areo | 12,34 km² (1 234 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kritzendorf [+] | |||
Geografio
redaktiLa komunuma areo de 12,3 km² konsistas el la malnovaj lokoj Unterkritzendorf kaj Oberkritzendorf ĉe la ĉefstrato kun mallarĝejoj, la pli novaj setlejoj je la deklivoj, en la flankaj valoj kaj en la valo de Danubo norden, krome la rivera arbaro ĉe la Danubo. En la rivera arbaro de Kritzendorf ĉe la Danubo troviĝas la riverega banejo, germane Strombad. En la jaroj 1992-2006 ekzistis tie la vendejo kaj la etrestoracio "Esperanto-Paradizo", kiu fariĝis eĉ ZEO.
Vidindaĵoj
redaktiKatolika preĝejo Sankta Vito, germane St. Vitus, estis konstruita ĉirkaŭ 1460. La gotika ĉefa navo kaj la masonaĵoj de la turo restis plejparte sen ŝanĝoj. La novgotika sakristio kaj la flanka kapelo estis konstruita, kiel la paroka domo, en la fino de la 16-a jarcento. La vitra pentraĵo en la meza absida fenestro verkis la fama viena vitropentristo Carl (Karlo) CEYLING [Cajling] en 1856. Inter la tri martiroj troviĝas la preĝeja patrono Vito, kiun oni boligis en oleo; sube la abateja blazono kaj vitkultadiloj. Ĉe la lasta preĝeja renovigo oni enigis krucforman baptopelvon en la plankon. Kun novaj flekseblaj seĝoj finiĝis la renovigo en la jaro 2006.
-
Kirko Sankta Vito en Kritzendorf
-
Altaro en la kirko Sankta Vito
-
Verda Kritzendorf, en la fono la riverego Danubo
-
Bildkolono Blanka Kruco el la 17-a jarcento.
-
Esperanto-Paradizo de 1992 ĝis 2006
Eksteraj ligiloj
redakti- Retpaĝaro de la urbo, germane
- Oficiala retpaĝaro de la urba komunumo, germane, parte multlingve