Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Konopiště (apartigilo)

Konopiště estas kastelo en Ĉeĥio, situanta en la samnoma parto de Benešov en Mezbohemia regiono, 40km sudoriente de la ĉefurbo Prago.

Konopiště
kastelo
Kastelo Konopiště
Oficiala nomo: Konopiště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Benešov
Municipo Konopiště
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Situo Konopiště
 - alteco 380 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 46″ N 14° 39′ 24″ O / 49.77944 °N, 14.65667 °O / 49.77944; 14.65667 (mapo)
Konstruado 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Konopiště Castle
Retpaĝo: www.zamek-konopiste.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Ĝi famiĝis kiel la lasta sidejo de Franz Ferdinand d'Este, tronheredonto de Aŭstria-hungaria imperio kaj lia ĉeĥa edzino Žofie Chotková. Lia murdo en Sarajevo en 1914 estis preteksto por komenci la unuan mondmiliton.

Pro sia valoro ĝi estas listigita inter Naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio.

Historio

redakti
 
Arkiduko kun la edzino akompanas imperiestron Vilhemon la 2-an sur ĝardeno de la kastelo Konopiště. La fotografi el la 12-a de junio 1914, du semajnoj antaŭ atenco en Sarajevo.

La burgon konstruigis ĉeĥa nobela familio Benešovic fine de la 13-a kaj komence de la 14-a jarcento, poste ĝi plurfoje ŝanĝis posedantojn. En la 1-a duono de la 18-a jarcento ĝi estis rekonstruita en baroka kaj en 1889-1894 en romantisma stilo.

Ede 1918 ĝi estas posedaĵo de la ŝtato.

Granda cilindra turo estas demalproksime videbla dominanto de la kastelo. Kvankam la nunan aspekton donis al ĝi nur romantisma rekonstruo, ĝi konservis aspekton de frugotika burgo de franca tipo, en Ĉeĥio nekutima.

Ekde aŭtuno de 1943 havis ĉi tie sidejon komandantejo de soldata ekzercejo de Armiloj SS Benešov.

Pluaj informoj

redakti

La kastelo estas ĉirkaŭita per ampleksa 225 hektara parko kun valoraj arboj kaj arbustoj kaj Roza ĝardeno kaj estas publike alirebla en 3 apartaj itineroj ekde aprilo ĝis novembro ĉiutage krom lundo.

PLuaj fotoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti