Kioto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kioto (apartigilo) |
Kioto (japane
Kioto | |||||
---|---|---|---|---|---|
granda urbo kun esceptoj (1956–) urbo de Japanio (1889–) ŝtata eksĉefurbo (794–1869) urbego ĉefurbo de gubernio de Japanio turisma celloko universitata urbo konferenca kaj turisma urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Insulo | Honŝuo | ||||
Regiono | Kansajo | ||||
gubernio | gubernio Kioto | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 600-0000–616-9999 • 520-0461–520-0465 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 463 723 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 768 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 1′ N, 135° 46′ O (mapo)35.011611111111135.76811111111Koordinatoj: 35° 1′ N, 135° 46′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 827,83 km² (82 783 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kyoto [+] | |||||
La teritorio havas komunan limon kun Uĝi, Kameoka, Muko, Nagaokakjo, Jaŭata, Nantan, Oojamazaki, Kumiyama, Ocu, Takaŝima, Takacuki kaj Ŝimamoto.
Dum la epoko de Heian (794 — 1192) kaj epoko de Muromaĉi (1338 — 1573) Kioto estis ĉefurbo. Ekde 794 ĝis 1868, Imperiestroj de Japanio loĝis en la urbo.
Kioto estas ankaŭ industria urbo. Grandaj entreprenoj (Kyocera, Shimadzu, Nintendo, ktp.) situas tie.
Geografio
redaktiLa plej granda parto de la urba areo de Kioto situas en la Kiota Baseno, kiu ankaŭ kreas medion kie Kioto-Urbo estas ĉirkaŭita de montoj sur tri flankoj krom la sudo. Ĝi situas en la suda parto de la gubernio Kioto. Tra la urbo, la riveroj Kamo, Kacura, kaj Uĝi fluas. Nord-oriente de la urbo troviĝas Monto Hiej, nord-okcidente Monto Atago.
Vidindaĵoj
redaktiIndustrio
redakti- Tradiciaj industrioj
- Entreprenoj
Ĝemelaj urboj
redaktiKvartaloj
redaktiLa urbo Kioto havas 11 kvartalojn.
Turismo
redakti- Ora templo (Kinkaku-ĵi)
- Kastelo de Niĵo (Niĵoŭ-ĵo)
- Templo Ĵiŝo (Ginkaku-ĵi)
- Templo Kiyomizu (Kijomizu-dera)
- Templo Rokuon (Rokuon-ĵi)
- Templo Rjoan (Rjoan-ĵi)
Famaj ejoj
redakti- Kiota Palaco
- Sanktejo Heian
- Sanktejo Jasaka
- Templo Dajgo
- Templo Higahi-hongan
- Templo Kurama
- Templo Ninna
- Templo Niŝi-hongan
- Templo Tou
- Kiota Turo
Festoj
redakti- Ĝidaj-Festo
- Gion-Festo
- Dajmonĝi-fajrofesto
Servoj
redaktiEsperanto en Kioto
redaktiEn Kioto vivis kaj aktivis la kompilinto de la Plena Verkaro Zamenhofa (PVZ), ludovikito.
Kioto-Esperanto-Societo [1] aktivas; ĝi havas kunsidojn ĉiumerkrede en la domo "Esperanto-Kaikan"[2], ĝi ankaŭ okazigas elementan kurson, ekspozicion kaj Zamenhofan feston ĉiujare.
Kioto kaj Esperanto
redaktiEn la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Kioton:
- En lia akompano Utnoa superlibelas
- la landon de Honŝuo, meze de maro safira.
- Ili alflugas Kjoton, kaj poste Sanhusagendon,
- la lignan konstruaĵon sur tuta mondo plej vastan,
- sanktejojn ĝardenitajn kun harmonia primeto.
- Kaj la pentristo fama al Uttu diras indike:
- -Leviĝas jen Rjoanji kaj la palaco Kacura,
- la Ora Pavilono kaj la Reĝhalo Feniksa.
- Vidu sur stratoj longaj la girlanditan amason
- dum la Printempaj festoj de la Floranta Ĉerizo.[3]
Referencoj
redakti- ↑ Blogo de Kioto-Esperanto-Societo
- ↑ Esperanto-Kaikan. Arkivita el la originalo je 2014-02-25. Alirita 2014-05-21 .
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti
Gubernio Kioto | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|