Kaŭkazaj popoloj
Tiu ĉi artikolo temas pri la popoloj de la kaŭkaza montaro. Pri la historia antropologia koncepto de "kaŭkaza raso" vidu apartan artikolon. |
Laŭ sia etna konsisto Kaŭkazio estas ege komplika kaj bunta regiono. Ĉi tie oni parolas pli ol 40 lingvojn. Plimulto de kaŭkazianoj apartenas al eŭropa antropologia raso. Pli ol duono de la loĝantaro estas kristanoj (ĉefe ortodoksuloj), kaj la aliaj precipe islamanoj.
Kaŭkazaj popoloj | |
---|---|
ethnic groups in Asia • ethnic groups in Europe | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Laŭ lingva klasifiko kaŭkazianoj dividiĝas jene:
- Kaŭkazia lingvaro:
- Kartvela grupo:
- kartveloj (3 900 000)
- Abĥaz-adigea grupo:
- Naĥa grupo:
- Dagestana grupo:
- Kartvela grupo:
- Altaja lingvaro:
- Tjurka grupo:
- Mongola grupo:
- kalmikoj (218 000)
- Hindeŭropa lingvaro:
- Slava grupo:
- Greka grupo:
- Irana grupo:
- osetoj (570 000).
- Armena grupo:
- armenoj (4 300 000).
Malgraŭ la etna, religia kaj lingva diverseco, kaŭkazianojn forte ligas politikaj kaj ekonomiaj interesoj, ankaŭ komuna historia sorto, komunaj longedaŭraj bataloj kontraŭ eksteraj invadantoj kaj certe, simileco de kulturoj kaj kutimoj. Speciale similas la muzika, la danca kaj la vesta kulturoj, similas etiketoj kaj moralaj normoj.