José Ferraz de Almeida Júnior
José Ferraz de Almeida Júnior (Itu, São Paulo, 8-a de majo de 1850 – Piracicaba, 13-a de novembro de 1899) estis brazila pentristo de la 19a jarcento. Estas probable la plej grava realisma pentristo brazila de la jarcento kaj granda inspiro por la modernismaj pentristoj. Dum la plej parto de la brazilaj akademiaj artistoj famiĝis pentrante scenojn mitologiajn aŭ historiajn, Almeida Júnior iĝis populara pro pentrado de ruraj figuroj, ĉefe farmistoj kaj caipira, nome kamparanoj ĉu blankuloj ĉu mestizoj kiuj estas ia simbolo de la ruraj regionoj de San-Paŭlo.
José Ferraz de Almeida Júnior | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1850 en Itu |
Morto | 13-an de novembro 1899 (49-jaraĝa) en Piracicaba |
Mortokialo | Pikvundo |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Academia Imperial de Belas Artes (Brazil) (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | The Model's Rest A Conversão de São Paulo a Caminho de Damasco Interrupted Whetting Monção departing Caipira Cutting Tobacco |
Dum la plej parto de la realismaj pentristoj uzis farmistoj kaj kamparanoj kiel alegorio de laboristoj, Almeida Júnior pentris siajn caipiras ĉefe dumripoze. Li produktis ankaŭ kortuŝajn bildojn de terposedantoj. La bandeirantes, ĉefe malkompataj esploristoj de la kolonia Brazilo estis reprezentataj en A partida da monção, kiu montras ekspedicion ĉe la rivero Tietê.
Almeida Júnior studis en la Academia de Bellas Artes Imperial Brasileña de Rio-de-Ĵanejro, sed en 1876 studis en Francio,[1] post ricevi stipendion de la imperiestro Petro la 2-a (imperiestro de Brazilo).
Li estis ponardita ĝis la morto fare de la edzo de sia amntino la 13a de novembro de 1899.[1]
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 http://www.pitoresco.com.br/laudelino/almeida_junior/almeida_junior.htm Arkivigite je 2009-04-25 per la retarkivo Wayback Machine José Ferraz de Almeida Júnior (1850-1899), alirita la 22/4/2009