Joniškis
Joniškis - "urbo de sankta Johano" - estas urbo en la nordo de Litovio, 40 kilometrojn norde de Šiauliai kaj 14 kilometrojn sude de la limo al Latvio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Joniškis, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Šiauliai. En 2023 en la urbo vivis 8 466 loĝantoj sur areo de 8,95 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 946 loĝantoj/km².
Joniškis | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo setlejo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Litovio | ||||
Distrikto | distrikto Šiauliai (formale ĝis 2010) | ||||
Komunumo | komunumo Joniškis | ||||
| |||||
Poŝtkodo | LT-84001 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 466 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 946 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 14′ N, 23° 37′ O (mapo)56.23333333333323.616666666667Koordinatoj: 56° 14′ N, 23° 37′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 60 m [+] | ||||
Areo | 8,95 km² ( 895 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Joniškis [+] | |||||
Joniškis situas ĉe internacie frekventata fervoja linio kaj strato de Šiauliai al Riga, kiu ligas la baltajn landojn. Ekde 2005 la aŭta kaj kamiona trafiko ne plu fluas tra la urbocentro, sed pasas distance.
La urbo skribe unuafoje menciiĝis dum 1523 kaj dum 1616 ricevis la formalajn urbajn rajtojn. La urba blazono cetere ne montras, kiel eblus pensi laŭ la nomo de la urbo, la sanktan Johanon, sed la arkianĝelon Mikaelo, kiu venkas drakon. Ke la urbo havas kristanan nomon kaj blazonon, estas escepto en Litovio, kiu pli longe ol iu alia lando de Eŭropo estis nekristana, kaj kies loĝantoj ekbaptiĝis nur ekde la 14-a jarcento.
Partnera urbo
redakti- Sulingen en Germanio