Johano Krizostomo
Johano Krizostomo aŭ Sankta Johano la Orbuŝa, foje ankaŭ Sankta Johano la Orbuŝulo (349–407, greke Ἰωάννης ὁ Χρυσόστομος) estis episkopo de la 4-a kaj 5-a jarcentoj en Sirio kaj Konstantinopolo. Li estas konata pro elokventeco de siaj predikoj, kaj denuncado de misuzo de aŭtoritateco en la Eklezio kaj la Romia Imperio tiame.
Sankta | ||
Johano Krizostomo | ||
---|---|---|
ĉefepiskopo de Konstantinopolo | ||
Regado | 398 ĝis 404 | |
Persona informo | ||
Ἰωάννης ὁ Χρυσόστομος | ||
Naskiĝo | 349 en Antioĥio, Coele-Syria, Romia Imperio | |
Morto | 14-an de septembro 407 en Comana Pontica, Pontus Polemoniacus, Bizanca imperio | |
Religio | kristanismo vd | |
Lingvoj | antikva greka • latina vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | |
Familio | ||
Patrino | Anthusa (en) vd | |
Edz(in)o | – | |
Profesio | ||
Okupo | episkopo (398–) presbitero (386–) diakono (381–) verkisto teologo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Letter to Acacius bishop of Melitene vd | |
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiEn Antioĥio li baptiĝis, dekok-jara, en 372. Poste li estis monaĥo, kaj dum du jaroj ermito. En 381, do post naŭ jaroj, li diakoniĝis kaj en 386, pastriĝis. Dum dek du jaroj li predikadis en Antioĥio kaj sekve, de 398 ĝis 404, estis ĉefepiskopo de Konstantinopolo.
Tie li reformadis inter la klerikularo, riĉuloj kaj potenculoj. Tial oni persekutis, eksigis kaj ekzilis lin. Li mortis dumvojaĝe en sian duan ekzilejon, la 14-an de septembro 407, pro elĉerpiĝo, kion oni ja intencis. Liaj lastaj vortoj estis: "Dio estu laŭdegata pro ĉio!"
Verko
redaktiLi estas la aŭtoro de multaj eminentaj verkoj kaj majstro de la ekumena eklezio. Lia lingvaĵo estas fama pro sia helena beleco, pura klareco, potenca per metaforoj, kaj samtempe tre kortuŝa. Pro tio li ricevis la nomepiteton la Orbuŝa aŭ la Orbuŝulo (greke ο Χρυσόστομος, Ĥrisostomos)
Cetere li ankaŭ estas tre konata pro «La dia liturgio de Johano la Orbuŝa»[1].
Referenco
redakti- ↑ «La Dia liturgio de nia sankta patro Johano la Orbuŝa» (Paralelaj tekstoj slavona-esperanta-greka): En html kaj libroforme Arkivigite je 2017-10-05 per la retarkivo Wayback Machine (papere).