Jindřich Jindřich
Jindřich Jindřich (1876 - 1967) estis ĉeĥa komponisto, pianisto kaj etnografo, specialiĝanta pri folkloro de regiono Ĥodio, distrikto Domažlice en okcidenta Bohemio.
Jindřich Jindřich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1876 en Klenčí pod Čerchovem |
Morto | 23-an de oktobro 1967 (91-jaraĝa) en Domažlice |
Tombo | Klenčí pod Čerchovem |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | komponisto etnologo pianisto etnografo |
Verkaro
redakti- Chodsko - 26voluma etnografia kolekto (la unuaj kvar volumoj enhavas vortaron, gramatikon kaj historion de Chodsko, la ceteraj estas dediĉitaj al popolkutimoj kaj popola kulturo en la regiono
- Chodský zpěvník (Kantaro de Chodsko) - naŭvoluma verko kun pli ol 1400 muziknotaj priskriboj kaj pli ol 4 mil tekstoj - laŭ sia amplekso unika kolekto ne nur en Ĉeĥio, sed tutmonde
- pli ol 170 kantoj kun akompano de piano aŭ orkestro, kantoj por korusoj, adaptoj de popolkantoj, pianokomponaĵoj, Elegio por arĉorkestro, simfonia poemo "Svítání v horách" (Mateniĝo en la montaro)
Eksteraj ligiloj
redaktiMuzeo de Jindřich Jindřich en Domažlice Arkivigite je 2007-10-22 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe, germane, angle