Jean-Pierre Petit
Jean-Pierre PETIT (naskiĝis la 5-an de aprilo 1937 en Choisy-le-Roi, Francio) estis esplor-estro en la franca CNRS (Nacia Centro por Sciencaj Esploroj). Li emeritiĝis en 2003. Nun li havas 87 jarojn. Li famiĝis pro:
- Serio da scienc-vulgarigaj libroj, precipe la sciencaj bildliteraturaj libroj "aventuroj de Anselme Lanturlu"
Jean-Pierre Petit | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jean-Pierre Lévy |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1937 (87-jaraĝa) en Choisy-le-Roi |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Condorcet Lernejo Nacia Supra de Aeronaŭtiko kaj la Kosmo Lycée Carnot |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero desegnisto teoria fizikisto nifologo astrofizikisto |
TTT | |
Retejo | https://www.jp-petit.org/ http://www.savoir-sans-frontieres.com/ |
(Fakte, antaŭ esti esploristo, Petit estis pentristo, gravuristo, litografiisto, skulptisto, feraĵprilaboristo, kaj potisto. Li eĉ instruis vimenaĵon en Usono kaj estis du jarojn profesoro pri skulptado en la Lernejo pri belartoj de Aix-en-Provence.)
- Libroj pri la NIFOj, kaj multaj aliaj temoj rilatantaj, interalie esploroj en Sovetio (kaj nun Rusio) kaj usono pri novaj armiloj.
- Esploroj pri "Magnetofluidodinamiko"
- Aŭdacaj tezoj pri kosmologio.
Lia unua kapabligo esti inĝeniero pri aerveturiloj en 1961.
Lastatempe, li fondis asocion Scio sen landlimoj, kies devizo estas "ĉio, kio ne estas donita estas perdita", kaj celas tradukigi siajn sciencajn bildstriojn al kiel eble plej multe da lingvoj, kaj krei novajn.
Li diris pri si: "Kiam mi estis gimnaziano, mia profesoro pri la franca diradis al mi, ke mi neniam kapablos aranĝi disertaĵon, pro tio ke mi konstante emis transpasi de temo al alia. Fakista pri kromvojoj mi konstatas ke mi emas forflankiĝi. Oni ne povas refari sin."
En Esperanto aperis
redakti- Praeksplodo (MAS-libro) (Esperanto Edition) (Esperanto) Paperback – November 15, 2015 Series: MAS-libro (Book 135)
- ISBN 2369600357, ISBN 978-2369600350
Eksteraj ligiloj
redakti- (fr) Biografio de Jean-Pierre Petit
- (fr) Persona TTT-ejo de Jean-Pierre Petit Arkivigite je 2013-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- (en) Janus-cosmologia modelo
- (fr+en) Conscience Sociale : ĝisdatigita kronologia listo de Petit publikaj artikoloj, preprints, libroj kaj konferencoj en la astrofiziko kaj kosmologio
- Scio sen landlimoj, projekto de Jean-Pierre Petit tradukigi siajn bildstriojn en kiel eble plej multe da lingvoj
- Zamenhof tradukis la Biblion al Esperanto, Jean-Pierre Petit tradukis ĝin al bildstria humuro, se vi volas vidi kiel li desegnas la prapekon! Arkivigite je 2013-04-30 per la retarkivo Wayback Machine