Jamunanagar
Jamunanagar, aŭ Jamuna Nagar, prononco, hindie: यमुना नगर estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Harjano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.
Jamunanagar | |||
---|---|---|---|
urbo setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 135001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 8′ N, 77° 17′ O (mapo)30.12888888888977.280277777778Koordinatoj: 30° 8′ N, 77° 17′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 254 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Yamunanagar [+] | |||
Demografio
redaktiEn 2011 Jamunanagar havis 216 628 (kun la aglomeraĵo 383 318) da loĝantoj kun legoscio 86%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
redaktiJamunanagar situas en antaŭmontoj de Sivalikoj laŭ kanalo en averaĝa alteco de 255 metrojn laŭ la marnivelo. La rivero Jamuno fluas suden 10 km orienten de la urbo. Saharanpur troviĝas 30, Kurukŝetr 42, Ambala 50, Dehradun 75, Panĉkula 78, subŝtata sidejo Ĉandigaro 84, la najbara subŝtata sidejo Ŝimlao 110, tutlanda ĉefurbo Delhio 165, Mumbajo 1319, Kolkato 1386 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiJamunanagar antaŭe estis nomita Abdullahpur. En 1947 post la dispartigo de Brita Hindio rifuĝintoj de la lastatempe formita Pakistano alvenis tien kaj la loĝantaro draste pligrandiĝis. La aparta distrikto estis establita en 1989.
Ekonomio
redaktiJamunanagar estas konata pro produktadoj de lignolamenoj kaj paperoj. La industrio produktas ne nur la necesajn maŝinojn al ili, sed ankaŭ sukermaŝinojn kaj ekipaĵojn por petrolkemiaĵoj, krome riparas fervojaĵojn. En la najbareco oni kultivas sukerkanojn, tritikojn, ajlojn kaj rizojn.
Lingvoj
redaktiEn Jamunanagar la oficiala lingvo estas la hindia lingvo, al kiu aldoniĝis la angla kaj panĝaba lingvoj.
Religioj
redaktiLaŭ religioj en Jamunanagar vivas ĉefe hinduoj (83%), poste sikoj (10%), islamanoj (6%), iomete ankaŭ aliaj.
Eduko
redaktiEn Jamunanagar la plej altnivela eduko okazas en altlernejo kaj instituto.
Klimato
redaktiEn Jamunanagar jare pluvas averaĝe po 1049 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte en julio kaj aŭgusto. La jara meza temperaturo estas 24 °C. Nebulo estas ofta en decembro, januaro kaj februaro.
Trafiko
redaktiJamunanagar havas 2 stacidomojn laŭ traira fervoja linio inter Saharanpur kaj Ambala. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. La internacia flughaveno troviĝas ĉe Ĉandigaro.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans