Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Tivai NAGY Imre (nadj) Tivai estis hungara ekonomifakulo, publicisto, redaktoro naskita en Ĉikŝomjo ? en 1849 kaj mortinta en samloke la 27-a de junio 1931.

Imre Tivai Nagy
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1849 (1849-05-16)
en Şumuleu
Morto 27-an de junio 1931 (1931-06-27) (82-jaraĝa)
en Miercurea Ciuc
Profesio
Okupo ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

Biografio

redakti

Imre Tivai Nagy studis en Csíkszentkirály, Ĉikŝomjo kaj Székelyudvarhely, li finis la jurakademion en Koloĵvaro. Li estis instruisto en Csíkszereda en la Supera Agrikultura Popollernejo (1873-1904). Li fondis la unuan ĵurnalon en la Baseno de Ĉiko kun titolo Székelyföld (1882-1884). Li estis redaktoro de Gazdasági Értesítő kaj Csíki Gazda.Li estis kunlaboranto de Csíki Lapok (1888-1931). En revuo Magyar Nyelvőr en Budapeŝto ekde la fino de la 1870-aj jaroj li publikis la vortaron de la dialekto de Ĉiko, en la Figyelő li aperigis kolekton de folkloro. (1877. II. 154-157.)

Verkoj

redakti
  • Csíkvármegye közgazdasági állapotai és a székely kivándorlás (1891);
  • Népszerű gazdasági előadások (1898);
  • Csíkvármegye közgazdasági leírása (1902);
  • Cirkálások. Szeredai emlékeimből 1885-1925. (Csíkszereda 1928);
  • Csíki Pantheon. Emlékezés régi csíkiakról (kun postparolo de András Nagy. Csíkszereda 1943);
  • Emlékezés régi csíkiakról (Csíkszereda 1996).

Literaturo

redakti
  • Márton István: Cirkálások. Pásztortűz 1926/16.
  • Szőke Mihály: A 80 éves T. Nagy Imre. Csíki Lapok 1929. jún. 9.
  • Megyénk ismert és kevésbé ismert nagy szülöttei. Hargita Kalendárium 1970. 56.
  • Kozán Imre: Fekete ugar. 1978. 8-96.