La termino hortikulturo devenas etimologie de la latinaj vortoj hortus (ĝardeno, fruktoĝardeno, planto) kaj kulturo ("kultivo") kaj klasike signifis «kultivo en fruktoĝardenoj»; la termino aplikiĝas ankaŭ al la produktado de legomoj kaj eĉ al la moderna komerca produktado.

Fruktoĝardeno en eta kamparbieno en Avaré

Karakteroj

redakti

Tamen, hortikulturo estas multe pli. La hortikulturistoj laboras por la disvastigo de plantoj, plibonigo de la rikoltoj, sterkado de plantejoj kaj Gentekniko, Biokemio kaj Fiziologio de la planto kaj de la stokado, procezado kaj transporto de fruktoj, beroj, nuksoj, verdaĵoj, floroj, arboj, arbedoj kaj herboj. La hortikulturistoj plibonigas la produktivecon de la rikoltoj, ties kvaliton kaj nutradan valoron, ties rezisto al la insektoj, malsanoj kaj mediaj ŝanĝoj. Oni uzas la Genetikon kiel fundamentan ilon por la disvolvigo de plantoj kiuj povu sintetizi kemiajn molekulojn por uzi ilin en la lukto kontraŭ malsanoj, inkludita la kancerojn.

Areoj laŭ la ISHS. Internacia Societo por la Hortikultura Sciencaro

redakti

La hortikulturo enhavas la jenajn studfakojn:

Industrio

redakti

La hortikulturistoj povas labori por komerco, industrio, la Ŝtato, aŭ edukaj institucioj. Ili povas esti agrikulturaj inĝenieroj, vendistoj, posedantoj de negocetoj, kampolaboristoj, en disvastigo de specioj aŭ variantoj aŭ kultivistoj specializitaj en preciza grupo de plantoj (fruktoj, manĝeblaj folioj, ornamaj kaj herboj), inspektistoj de rikoltoj, konsilistoj spertaj pri produktado de rikoltoj, fakuloj en preciza kultivo, plantozorgistoj, priserĉaj sciencistoj, kaj kompreneble instruistoj kaj eĉ profesoroj.

La kursoj de universitata instruado kiuj kompletigas la Hortikulturon estas de: biologio, botaniko, entomologio, kemio, matematiko, genetiko, fiziologio, statistiko, informadiko, kaj komunikadiko. La kursoj de Botaniko kaj hortikulturo inkludas erojn kiel la jenaj: materialoj de plantoj, disvastigo de plantoj, kultivo de vegetalaj histoj, produktado de rikoltoj, realigo de rikoltoj, sterkado de plantoj, polenado, sterkado por la rikoltoj, entomologio, fitopatologio, ekonomiko kaj merkatiko. Kelkaj specialaĵoj de hortikultura sciencaro postulas "master" (MS) aŭ gradado postdoktora (PhD).

Vidu ankaŭ

redakti

Literaturo

redakti
  • Neergaard, Paul (1938) Terminaro hortkultura seslingva. SAT, 29 paĝoj
  • Neergaard, Paul (1954) Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj kaj kiel prilukti ilin. Rickmansworth, 234 paĝoj

Eksteraj ligiloj

redakti