Hispana kuirarto
Estas malfacile paroli pri tipe hispana kuirarto, malgraŭ ke ekzistas kelkaj disvastiĝintaj manĝaĵoj. Pli ĝuste oni trovas en Hispanio multajn regionajn kuirartojn, kion kaŭzas la diverseco en klimato kaj pejzaĝo.
En Hispanio oni manĝas pli poste ol ekzemple en Germanio. Do la tagmanĝo komenciĝas inter 13:30 kaj 15:30, kaj la vespermanĝo inter 21:00 kaj 22:30. Pri la diferenco parte kulpas, ke Hispanio uzas la saman horzonon kiel Germanio, sed situas multe pli okcidente, do kalkulita nur laŭ la suntempo (koncerne la pozicion de la suno en la ĉielo), la diferenco inter la manĝotempoj de Hispanio kaj Germanio estas konsiderinde malpli grava. Ankaŭ la pli varma klimato influas la manĝotempojn.
Bazaj ingrediencoj
redaktiReceptoj laŭ la ĉefa ingredienco
redakti- Marinita moruo
Ingrediencoj:
- 1 kg. da moruo
- 6 ajloj
- 1 laŭro-folio
- Oliv-oleo
- Vinagro
Pretigado:
- Sensaligu la moruon dum 24 horoj.
Sekigu kaj poste tranĉu ĝin por friti en la oliv-oleo. Poste oni metas la pecojn en kaserolo kune kun la ajloj, vinagro, laŭro-folio kaj uzita oliv-oleo, kaj oni boligas ĝin sufiĉe da tempo ĝis ĝi pretas por manĝo.
- T.n. "Hispana omleto" (terpoma)