Himno de Ukrainio
Ŝĉe ne vmerla Ukrainy i slava, i volia (ukraine Ще не вмерла України і слава, і воля) estas la titolo kaj la unua verso de la nacia himno de Ukrainio. La tekston verkis Pavlo Ĉubinskij en 1862. La melodion komponis pastro Miĥajlo Verbickij.
Ще не вмерла України | ||
---|---|---|
Ŝĉe ne vmerla Ukrainy | ||
Ukrainio ankoraŭ ne pereis | ||
nacia himno | ||
lando | Ukrainio | |
kantoteksto | Pavlo Ĉubinskij, 1862 | |
muziko | Miĥajlo Verbickij, 1863 | |
ekde | 1917 | |
muzika ekzemplo | ||
"Ŝĉe ne vmerla Ukraina"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
| ||
La verso signifas "Ankoraŭ ne mortis Ukrainio" kaj estis inspirita de la himno de Pollando, kiu komenciĝas per "Ankoraŭ Pollando ne pereis".
Ще не вмерла України і слава, і воля,
Ще нам, браття молодії, усміхнеться доля.
Згинуть наші вороженьки, як роса на сонці.
Запануєм і ми, браття, у своїй сторонці.
- Refreno:
Душу й тіло ми положим за нашу свободу,
І покажем, що ми, браття, козацького роду.
Traduko
redaktiAnkoraŭ ne mortis Ukrainiaj gloro, nek libero,
ankoraŭ ridetos al ni, junaj fratoj, la destino.
Malaperos niaj malamikoj kiel roso sub suno,
regos ankaŭ ni, fratoj, en la propra lando.
- Refreno:
Animon, korpon ni oferu por nia libero
kaj montros, ke ni, fratoj, estas de kozaka deveno.
Literatura traduko
redaktiNe jam mortis Ukrainio, nek liber’, nek gloro,
Kaj ankoraŭ al ni, fratoj, venos sortfavoro.
Kvazaǔ ros’ sub sun’ pereos malamikoj fiaj,
Tiam, fratoj, ni ekmastros Patrolandon nian.
Niajn korojn ni oferu sur liberaltaron,
Pruvu, fratoj, ke ni estas la kozakidaro!
Tradukis Viktor Jaskovec kaj Volodimir Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991; La Lampiro, 2022.2; Turka Stelo, 2022, majo).
Antaŭ la jaro 2003 la unua verso tekstis "Ankoraŭ ne mortis Ukrainio, nek gloro, nek libero" (ĝuste tiu versio estas reprezentita en la supra poezia traduko). Tamen en 2003 oni ŝanĝis la verson por eviti la implicon, ke Ukrainio estas mortonta. La esprimo "junaj fratoj" antaŭe tekstis "ukrainaj fratoj"; ĝin oni ŝanĝis por ne diskriminacii ukrainianojn de neukraina deveno.
Himno de Ukrainio ĝis la 6-a de marto 2003
redaktiUkraina teksto | Esperanta traduko |
---|---|
Ще не вмерла України ні слава, ні воля. |
Ankoraŭ ne mortis Ukrainiaj gloro, nek libero, |